Radikalo
La termino radikalo havas plurajn sugnifojn laŭ la fako.
Gramatiko
redaktiEn gramatiko, radikalo estas la tuto de vorto krom ĝia gramatika finaĵo. Ĝi povas konsisti el unu aŭ pluraj radikoj kun la eventualaj afiksoj. Vorto sen gramatika finaĵo povas konsisti el nur radikalo: "disde", "ĝis", "ĉies", "tridek", "tro", "malkiel", "morgaŭ", "ne", "ve!", liternomoj (a, bo, co, ĉo...) ktp.
Ekzemploj
redakti- En la vorto "malsanulejo", la radikalo estas "malsanulej" dum la sola radiko estas "san" ("mal", "ul" kaj "ej" estas afiksoj, "o" estas finaĵo).
- En la vorto "matenmanĝus", la radikalo estas "matenmanĝ"; la vorto ne enhavas afiksojn, sed du radikojn: "maten" kaj "manĝ"; "us" estas finaĵo.
Fonetiko
redaktiEn fonetiko, radikalo (fonetiko) estas maniero artikulacii radikalajn konsonantojn per la radiko (bazo) de la lango en la gorĝo.
Kemio
redaktiEn ĥemio, radikalo estas parto de molekulo, stabila atomgrupo, dum ĥemiaj reakcioj bloke kaj senŝanĝe transiranta de unu ĥemia kombinaĵo en alian; ekz-e metilo CH3, metileno CH2 ktp.
Politiko
redaktiPolitike ekstrema, postulanta tutajn profundajn kaj senkompromisajn reformojn.