Radiismo
Radiismo aŭ abstrakta kubismo estas arta movado, sintezo de la unuaj avangardoj de la 20-a jarcento, kiel la kubismo kaj la futurismo. Oni povas konsideri ke ĝi estis iniciatita en la Salono de la libera Estetiko de Moskvo, en 1909, fare de Miĥail Larionov kaj Natalja Gonĉarova, kiuj progresis en la stilo ekde 1913. Oni ankaŭ asociis ĝin kun la orfeismo de Robert Delaunay (ekde 1912).[1]
La "radioj de koloroj" kiuj dominas la stilon, ordigitaj en ritmaj kaj dinamikaj sekvencoj (paraleloj, perpendikularoj aŭ konverĝaj kaj diverĝaj), konstruas la pentran spacon.
Lingva noto
redaktiLa vorto radiismo estas neologismo, kunmetaĵo el vorto "radi/o" kaj sufikso "-ism/". Ĝi provas respeguli la rusan originalon Лучизм, kunmetaĵo el vorto "Луч" kaj sufikso "-изм".[2]
Referencoj
redakti- ↑ Gerardo Mosquera, Contracandela: ensayos sobre kitsch, identidad, arte abstracto y otros temas calientes, Monte Avila Editores Latinoamericana, 1995, ISBN 9800107797, pg. 52.
- ↑ Лучизм в Большом энциклопедическом словаре
vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Tate Museum - Rayonism Arkivigite je 2011-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle An essay on the Russian avant-garde by faculty at Northwestern University Arkivigite je 2005-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Russian Painting by Alexander Boguslawski at Rollins College[rompita ligilo]
- itale Raggismo Arkivigite je 2009-09-26 per la retarkivo Wayback Machine