Quartier Militaire
Quartier Militaire (esperante Militista Kvartiro) estas urbo en la centro de Maŭricio dependanta de distrikto Moka kaj hejmo de la distrikta konsilio. Ĝia populacio estis 32 650 loĝantoj en 2011, plejparte hindeŭropaj. Ĝiaj kvartaloj kaj antaŭurboj nomiĝas Bonne Veine, Espérance, La Valette, Providence (kiu estas hejmo de granda islama malplimulto), Route 16, Royal Plaza, Hilton Street kaj Vuillemin.
Quartier Militaire | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 745 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 15′ S, 57° 33′ O (mapo)-20.2557.55Koordinatoj: 20° 15′ S, 57° 33′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quartier Militaire [+] | |||
Geografio kaj priskribo
redaktiQuartier Militaire estas konata pro sia relative nuboza kaj malvarmeta klimato. Ĝia rekordo de malvarmo estis 5 gradoj Celsiaj. Camp de Masques kun pli varma klimato situas oriente, same kiel Médine kun pli milda klimato. Phoenix situas sude kaj Saint-Pierre okcidente.
La bazaro de Quartier Militaire estas tre pitoreska, precipe dimanĉon matene. Ĝi estas priservata de buslinio. La urbo havas poŝtejon, multajn butikojn, dispensariojn kaj sportajn klubojn. Ĝi estas fama pro sia futbala stadiono.
Kvartalo La Valette estas konata pro sia malgranda lago, kiu ofertas vidpunkton aprezatan de vizitantoj.
Instruado
redaktiQuartier Militaire havas gimnazion por knaboj kaj gimnazion por knabinoj, same kiel publikan bazlernejon Sir Edward Walter School kaj privatan lernejon Saint-Léon. La kvartalo Providenco gastigas la publikan lernejon por knabinoj Lady Lydie Ringadoo kaj Belle Rive superan lernejon de dentokuracado. Quartier Militaire estas fama pro sia privata lernejo kun plurlingva sekcio (franca, angla, germana, araba, hispana, itala, turka), lingvoj de la landoj kun maŭriciaj elmigrintoj.
Religiaj konstruaĵoj
redaktiQuartier Militaire havas grandan hinduan templon en Providence, plurajn malnovajn hinduajn templetojn, kaj islaman kulturan centron, la sola en la distrikto. Royal Plaza gastigas katolikan preĝejon kaj du malgrandajn moskeojn.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quartier Militaire en la franca Vikipedio.