Puidoux
komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Puidoux (stacidomo). |
Puidoux, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉ. 14 km oriente de Laŭzano, kaj 8 km nord-okcidente de Vevey, situas en la Vitejo de Lavaux. Ĝia kulmino estas sur la deklivoj de monto Pélerin je alteco de 990 m kaj ĝi etendiĝas ĝis la Lago Lemano.
Puidoux | |
---|---|
Blazono de Puidoux | |
Trajnhaltejo Moreillon | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Lavaux-Oron |
Koordinatoj | 46° 30′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.50000 °N, 6.78333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.50000 °N, 6.78333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2 459 (2007) |
Areo | 38,14 km² |
Alteco | 662 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1070 |
Komunumkodo | 5607 |
Mapo de Puidoux | |
Sur ĝia teritorio estas la Lago de Bret (je aleco de 674 m) kaj fluas rivero "Le Forestay", kiu fontas inter la vilaĝoj "Lôche" , "Chez Berthoud" kaj "Drugé"; antaŭ traflui Chebres kaj sin ĵeti en Lemanon apud Rivaz.
La komunumo entenas multajn vilaĝojn kaj vilaĝetojn: Treytorrens, le Toleveau, Les Condémines, Vuentron, La Croix, Goay, Publoz, Vers la Chapelle, Lôche, Chez Berthoud, Drugé, Cremières Crêt-Bérard, Moreillon ...
La najbaraj komunumoj estas :
- Okcidente: Epesses kaj Forel (Lavaux);
- Norde: Les Tavernes, Les Thioleyres, kaj, en kantono Friburgo: Granges (Veveyse);
- Oriente, en kantono Vaŭdo: Chardonne;
- Sud oriente: Saint-Saphorin (Lavaux), Chexbres kaj Rivaz.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Puidoux – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)