Provinco Buŝehro
La provinco Buŝehr (perse استان بوشهر, arabe محافظة بوشهر) aŭ plene esperantigite provinco Buŝehro estas unu el la tridek unu provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Buŝehr; alia grava urbo estas Borazĝan. La provinco kovras areon de 22 743 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2011 havis 1 032 949 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la sudo de la ŝtato kaj sudokcidente havas vastan bordon al la Persa Golfo.
Provinco Buŝehro | ||||
---|---|---|---|---|
استان بوشهر | ||||
Provinco | ||||
provinco de Irano [+] | ||||
Lando | Irano | |||
Ĉefurbo | Buŝehr | |||
- koordinatoj | 29° N, 51° O (mapo)28.918450.8382Koordinatoj: 29° N, 51° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 22 743 km² (2 274 300 ha) [+] | |||
Areo | 22 743 km² (2 274 300 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 163 400 [+] (2016) | |||
ISO 3166-2 | IR-18 (IR-06 ĝis 2020) | |||
|
||||
Provinco Buŝehro | ||||
Vikimedia Komunejo: Bushehr Province [+] | ||||
Administra divido
redaktiLa provinco konsistas el naŭ distriktoj:
Loĝantaro
redaktiĜenerale la loĝantoj de la persa bordo de la golfo, kiuj havas pli malhelan haŭtokoloron ol tiuj de la pli norda altebenaĵo, perse nomatas bandari, "havenuloj". Kiel en la provinco Hormozgan ili plejparte havas araban aŭ nigrulan devenon kaj apartenas al setliĝintaj familiaroj de eksaj nomadaj triboj. Multaj el iliaj tradicioj konserviĝis ĝis la nuntempo. La lokuloj plejparte parolas arabe kaj grandparte apartenas al la sunaisma islamo, parte ankaŭ dediĉas sin al la Zar-kulto devena el orienta Afriko.
Aparte la loĝantoj de la lokaj insuloj ĝis la nuntempo grandparte vestiĝas tradicie. La viroj portas longan veston kaj turbanon, la virinoj vastan pantalonon kaj sur tio kolorajn vestojn, krome ili tradicie portas koloran vizaĝan maskon el kapra ledo kun broditaj ornamaĵoj, kiu nur videbligas la okulojn kaj la buŝon.
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la organizo pri la provinca kultura heredaĵo Arkivigite je 2005-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la procinca eduka ministerio (perse) Arkivigite je 2005-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
Alborzo | Ardabilo | Buŝehro | Farso | Gilano | Golestano | Hamadano | Hormozgano | Ĥomo | Ĥuzestano | Ilamo | Isfahano | Jazdo | Kazvino | Kermano | Kermanŝaho | Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad | Kurdistano | Lorestano | Markazi | Mazandarano | Norda Ĥorasano | Okcidenta Azerbajĝano | Orienta Azerbajĝano | Razavi-Ĥorasano | Semnano | Sistano kaj Baluĉistano | Suda Ĥorasano | Teherano | Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari | Zanĝano