Princo Serebrjanij

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Princo Serebrjanij [1] estas historia romano de Alekseo Tolstoj pri teruraĵoj dum la regado de Ivano la Terura. El la rusa tradukis ĝin Maria Ivanova Ŝidlovskaja. La 286-paĝa libro estas eldonita en 1912 kiel literatura aldono de la revuo La Ondo de Esperanto. Reeldonis ĝin en 2004 Mondial en Nova-Jorko.

Princo Serebrjanij
Princo Serebrjanij
Princo Serebrjanij
Aŭtoro Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj
Eldonjaro 1912
Urbo Moskvo
Eldoninto La Ondo de Esperanto
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Ĝi prezentas al ni la strangan caron ... kiam li fortege premas la bojarojn per la nove kreita korpuso de la „opriĉnikoj“. La tradukistino skribis laŭ tre perfekta Esperanta stilo. 
— 1912, La Revuo, VII-a volumo, paĝo 142
 
 Historia romano, tradukita el la rusa lingvo de S-ino M. Ŝidlovskaja. Ĉi tiu romano,

kiun originale publikigis la aŭtoro, Grafo A. Tolstoj, en 1863, prezentas tre vive kaj en tre verŝajna maniero la historion de la tempoj de Ivano IV, nomita la Terura. Ivano, kiu estis samtempulo de reĝino Elizabeto de Anglujo, kaj kiu la unua pretendis al la titolo de caro de Rusujo, estas prezentita kiel sangavida frenezulo, kiu kovris siajn krimegojn per mantelo de paradema pieco. Sovaĝe malamante la nobelojn (bojarojn), kiujn li suspektis fari komplotojn kontraŭ li, li tamen ĉiam tre zorge celadis reteni la bonvolon kaj amon de la popolo. Malpacinte kun la bojaroj, li minacis abdiki, kaj foriris el Moskvo. Ĉiuj surgenue petegis lian revenon ! Nur je la propraj kondiĉoj, li konsentis repreni la caran rangon. En la Aleksandra antaŭurbo, kien li retiriĝis, li cirkaŭis sin de speciale elektita gvardio nomita “opriĉnikoj.” Tiuj ĉi, kiel “ caraj homoj,” arogis al si la rajton rabi kaj detrui vilaĝojn, tute laŭ sia plaĉo kaj bontrovo, kaj sen timo de puno. Krom tiuj rabistoj oficialaj, ni konatiĝas en la romano kun iu neoficiala bando de rabistoj, sub la estreco de Ivaĉjo Ringo, kiu eble vokos en la memoron komparon kun nia rabistoheroo Robin Hood. lIu neimitebla figuro estas Dmiĉjo, unu el la homoj de Ringo, kiu aliĝis al la bando por venĝi sin kontraŭ la opriĉnikoj, Sajne stulta kaj kapmola, en batalo li estis kiel nekontraŭistarebla Trojano. Princo Serebrjanij, kies aventurojn la romano speciale priskribas, estis kavaliro tro sincera kaj verama por plaĉi al la ĉirkaŭita de flatantoj caro, kaj kelkajn fojojn lia vivo apenaŭ saviĝis el la manoj de la ĉiopova Ivano la Terura. Mi ne devas forgesi paroli pri unu alia elstaranta figuro, la nobelo Morozov. - Ĉar tiu ĉi pro sia fiereco estas en malfavoro, la caro permesas, ke unu el la opriĉnikoj penu forrabi la edzinon de Morozov, kaj mem, kiel ruzo, reestablas la bojaron en sian favoron, invitante lin al festeno, - Tie li malhonoras la maljunan bojaron per surmeto sur lin de arlekena kaftano, kaj postulas de li ŝercojn. La de longe detenita instinkto de ofendita fiereco elŝprucas, kaj Morozov denuncas la farojn de la sanga caro, finante tiele:

[...] “Via cara mosto,” daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: “via nova arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo -la buŝo de rusa popolo estas sigelita de timo ; sed. finiĝos via bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis fine venos la terura: Lasta Juĝo!” (p. 236).
La traduko de S-ino Ŝidlovskaja estas tre bone farita, kiel oni atendus pro la antaŭaj tradukoj de la sama plumo, ekz, “La Tri Mortoj” (de la pli konata L. Tolstoj). La kritikeblaj esprimoj estas ne-multaj. Jen estas kelkajs “Ĉiuj opriĉnikoj falis mortaj ” (p. 97) (Malvivaj, mortintaj); “ speco da homoj” (p. 137) (speco de); “traigaj okuloj,” p. 274, Ŝajne signifas penetrantaj okuloj, sed ĝi ne portas en si logike tiun sencon; “onidire” (laŭ famo, diro) estas nova al mi kunmetaĵo, sed ŝajne tute bona. La fremdaj esprimoj en la teksto estas bone klarigitaj per paĝfinaj notoj, kio: estas “ŝatinda helpo al la nerusa leganto. Cetere, la tuta libro estas tre valora aldono al nia internacia kolekto
— NOREMAC. La Brita Esperantisto - Numero 096, Decembro (1912)

Referencoj

redakti
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4310, paĝo 376

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti