Ekzistas ankaŭ prefiksoj por matematiko, vidu en dekoblaj kaj dekonaj unuoj, duumaj prefiksoj; kaj telefonprefikso

Prefikso (aŭ antaŭafikso) estas afikso kiu estas antaŭmetita al alia morfemo, kreante novan signifon. Ekzemple, en Esperanto, mis + informo fariĝas misinformo. Vorto povas havi pli ol unu prefikson: re+mis+informi, eks-bo-ge-patroj.

Prefiksado estas grava gramatikilo en Bantuaj lingvoj, ekzemple m+tu estas "homo" kaj wa+tu "homoj" en la Svahila.

Antaŭafiksoj en Esperanto

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antaŭafiksoj en Esperanto.

En Esperanto la limo inter veraj kaj ŝajnaj prefiksoj estas nebula, ekzemple prepozicioj estas ofte prefiksece uzataj: "antaŭ+metita". Aliflanke ankaŭ la "veraj" prefiksoj povas memstari: ekse, praa.

La oficialaj prefiksoj de Esperanto estas bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-.

Neoficialaj prefiksoj estas "heredataj" el aliaj lingvoj, kiaj ekzemple la seniga a-, kiu aperas ekzemple en vortoj kial anarkioanalfabeteco, ne kiel propraj prefiksoj sed kiel parto de la radiko jam integrigita en tiu.

Vidu ankaŭ

redakti