En ekologio, la termino predado priskribas biologian interagadon kie predanto (ĉasanta organismo) manĝas sian predon (atakita organismo).[1] Predantoj povas aŭ povas ne mortigi sian predon antaŭ manĝi ĝin, sed la ago predi ĉiam rezultas en morto de la predo kaj eventuala absorbo de histo de predo tra konsumo.[2] La alia ĉefa kategorio de konsumo estas detritovorado, nome la konsumo de mortinta organisma materialo (detrito). Foje malfacilas separi ambaŭ manĝokutimojn[1], ekzemple kie parazitaj specioj predas gastan organismon kaj tiam demetas ovojn sur ĝi por ke sia idaro manĝu la putriĝintan korpon. La ŝlosila karaktero de predado tamen estas la rekta sekvo de la predanto sur la preda populacio. Aliflanke detritovoroj simple manĝas kio disponeblas kaj ne havas rektan sekvon sur la organismo donanta. Ĉiomanĝaj homoj estas aparte grandimpaktaj predantoj[3] per sia nutra uzado de bestoj (fiŝkaptado, ĉasado, kaj bredado).

Junulo de Jamajka buteo manĝanta ekzempleron de Kalifornia mikroto
  1. 1,0 1,1 Begon, M., Townsend, C., Harper, J. (1996). Ecology: Individuals, populations and communities (Tria eldono). Blackwell Science, London. ISBN 0-86542-845-X, ISBN 0-632-03801-2, ISBN 0-632-04393-8.
  2. Encyclopedia Britannica: "predation"
  3. (2015-08-20) “The unique ecology of human predators”, Science 349 (6250), p. 858–860. doi:10.1126/science.aac4249. Bibkodo:2015Sci...349..858D. 4985359.