Potidea
Potidea aŭ Potideo; greke Ποτίδαια, Potidaia) estis kolonio fondita de korintanoj ĉirkaŭ 600 a.K. en la plej mallarĝa punkto de la duoninsulo Pallene, nome la plej okcidenta el la tri duoninsuloj de la suda pinto de Ĥalkidiko en norda Grekio.[1]
Potidea | ||
---|---|---|
poliso, antikva urbo [+] | ||
Koordinatoj | 40° 12′ 0″ N, 23° 20′ 0″ O (mapo)40.223.33333333Koordinatoj: 40° 12′ 0″ N, 23° 20′ 0″ O (mapo) | |
Potidea | ||
Vikimedia Komunejo: Nea Potidea [+] | ||
Sieĝita de persoj en 479 a.K., la urbo estis savita de la plej antikve registrita cunamo en historio.[2] Herodoto rakontas kiel la persaj atakantoj kiuj klopodis profiti malkutiman retiriĝon de akvo estis subite surprizitaj de "granda inundo-tajdo, pli alta, kiel lokanoj diris, ol ajna el multaj kiuj okazis antaŭe".[3] En 2012 esploristoj el la Universitato de Aachen anoncis ke ili estis malkovrintaj pruvaron kiuj subtenas la rakonton de Herodoto kaj ke tiu areo estu inkludita inter grekaj regionoj kie povas okazi cunamoj.[4]
Referencoj
redakti- ↑ POTEIDAIA (Nea Poteidaia) Chalkidike, Greece, en The Princeton Encyclopedia of Classical Sites.
- ↑ Smid, T. C.: "'Tsunamis' in Greek Literature", Greece & Rome, 2nd Ser., Vol. 17, No. 1 (Aprilo 1970), pp. 100-104 (102f.)
- ↑ Herodoto, The Histories, 8.129
- ↑ "Persian invaders of Greece 'did perish in tsunami'", BBC News, 22a de Aprilo 2012. Kontrolita 22a de Aprilo 2012.