Poŝlampo
Poŝlampo aŭ Manlampo estas enmane portebla elektrenergia lumofonto, kiu estas ofte nomata torĉo en areoj for de Nordameriko. Kutime la lumofonto estas malgranda inkandeska lampo aŭ LED-lampo (LED). Tipa poŝlampo konsistas el ampolo muntita en reflektilo, travidebla kovrilo (foje kombinita kun lenso) por protekti la lumofonton kaj reflektilon, pilo, kaj ŝaltilo. Tiuj estas subtenitaj kaj protektitaj de skatolo.