Plena Vortaro de Esperanto

PV alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri fama esperanta vortaro de jaro 1930. Por antaŭa vortaro de jaro 1909 rigardu la paĝon Plena Vortaro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon PV (apartigilo).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Plena Vortaro de Esperanto (PV) estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1930 kaj verkita sub gvido de Émile Grosjean-Maupin en kunlaboro de Albert Esselin, Salomon Grenkamp-Kornfeld kaj de Gaston Waringhien. Dum jardekoj, ĝis apero de ĝia posteulo Plena Ilustrita Vortaro en 1970, ĝi estis la ĝenerale akceptita vortara kvazaŭnormo, malgraŭ ĉiuj kritikoj pri unuopaj aspektoj kaj detaloj.

Plena Vortaro de Esperanto
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1930
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 517
vdr

Eldonoj

redakti

Dum la jardekoj PV estis apenaŭ ŝanĝita. Nur inter la 1a kaj 2a eldono ĝi estis iom korektita kaj plivastigita. Al la kvara eldono 1953 estis aldonita suplemento verkita de Gaston Waringhien. Jen la detaloj:

  • 1a 1930, 517 p.
  • 2a 1934, 511 p., plivastigita eldono
  • 3a 1947, 511 p. senŝanĝa
  • 4a 1953, 511 + 63 p. eldono kun suplemento verkita de Gaston Waringhien
  • 5a 1956
  • 6a 1960, 511 + 63 p. senŝanĝa
  • 7a 1964, 511 + 63 p. senŝanĝa
  • 8a 1971
  • 9a 1980, senŝanĝa kun suplemento verkita de Gaston Waringhien
  • 11a 1996, 511 + 63 p. senŝanĝa eldono kun suplemento

La eldono de 1934 enhavis 6 900 radikojn, la suplemento de 1953 aldonis 966 aliajn, sume 7 866.

Historia kritiko

redakti
 
 Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭtoroj, precipe de Zamenhof. Per sia tre zorge redaktitaj Zamenhof-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Zamenhofan lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la verkon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro. 
— 1931, Kálmán Kalocsay, Literatura Mondo, paĝo 49 pri la unua eldono, citita de Enciklopedio de Esperanto
 
 La verko ne estas nova. Multaj Esperantistoj ĝin jam posedas. Kaj tamen, eĉ al tiuj, kiuj jam havas la unuan eldonon, ni nepre devas rekomendi la aĉeton de la dua, definitiva eldono, komplete reviziita, antaŭ lia morto, de Grosjean-Maupin, kiu pro tiu ĉi verko vere meritos la dankemon de la Esperantistaro. Tiu ĉi vortaro povas esti efektive konsiderata kiel oficiala registrilo de ĉiui vortoj, kiujn verkistoj, tradukantoj aŭ simplaj uzantaj de nia lingvo povas, devas uzi. Tiu libro permesos en la plej multaj okazoj, ekvidi ke la neologismoj kiujn tre ofte oni facilanime kreas estas superfluaj. Precipe en la dua eldono la prilaborantoj zorgis pri la detaligita klarigo de la diversaj sencoj de vorto kaj pri ekzemploj kiuj klare montras en kiaj cirkonstancoi oni povas ilin uzi. Komparo de nur unu paĝo de ambaŭ eldonoj konvinkigos pri la fakto ke temas verdire pri tute nova verko. Ĝi tial meritis specialan mencion en niaj kolonoj. Ni ne dubas ke ĝi estos bone akceptata de la belga Esperantistaro, kiu ĝenerale kontraŭstaras la tro-oftajn neologismojn, kaj kiu per tiu libro danke povos solvi la plej multajn malfacilaĵoin vortarajn kiujn oni renkontas. 
— M.J. Belga esperantisto n211 (sep 1934)
 
 ĉiu aktiva esperantisto konas la utilon, kiun, por korekta kaj gusta apliko de la lingvo, liveris la tri jam elĉerpitaj eldonoj de la Plena Vortaro, tiu ege valora verko, kiun ni ŝuldas al la kuraĝa iniciatemo de S. A. t . Tamen, kun skeptika scivolemo mi atendis la aperon de ĉi tiu kvara eldono pro la scio, ke oni ĝin aranĝis laŭ tre reduktita formato kaj ke oni ĝin garnis per pretendema Suplemento.

Efektive, ĝia publikiĝo plene konfirmis kaj eĉ plifortigis mian skeptikemon. La bela volumo de la antaŭaj eldonoj transformiĝis en mizera libreto, kun tiel ekstreme malgrandigitaj literoj, ke por legi la tekston nepre oni devas uzi lupeon, se oni ne volas difekti siajn okulojn. Iomete ridinda ŝajnas la ŝparemo de la eldonintoj, se oni konsideras, ke, por eviti la koston de nur malmultaj rismoj da papero, oni eble bezonis kompense fari kompletan elspezon por la novaj reduktitaj kliŝoj, se okaze ne perdiĝis tiuj de la tria eldono. Krom tio, neglekto ĉe unu paĝo erare forgesita, dum presado kaj bindado, kaj kiun dise oni devas enŝovi en la koncernan lokon, atestas, ke la teknika novaĵo ne kontentige sukcesis. Kaj nun, jen kelkaj personaj sinceraj opinioj pri la kerno, pri la Suplemento, pri tiu apendico, kiun la eldonintoj longe anoncis, kiel plej gravan bonaĵon de sia entrepreno. Kredeble, Prof. Waringhien juĝis, ke simpla modesta listo, kun kelkaj dekoj da vere necesaj neologismoj, ne rajtas ricevi la nomon Suplemento; tial, li ŝarĝis 55 densajn paĝojn per 966 pliaj radikoj, el kiuj multaj estas superfluaj, malkonvenaj aŭ tro fakaj. Sekve, anstataŭ ebligi helpon, ili certe kreos konfuzojn kaj ĝenojn al la mezkapablaj esperantistoj, kiuj fakte estas la plej nombraj elementoj en nia popolo. Prof. Waringhien, en konciza antaŭparolo, pravigas sian laboron dirante, ke li faris ĝin sub konsidero al kvar terenoj: 1º la ĉiutaga vivo; 2.° la tekniko kaj scienco; 3.° la neeŭropaj civilizoj, kaj 4.° la beletro. Sed, enua parado de religiujoj, plejparte sensignifaj, precipe pri la mahometana doktrino, preter teda akumuliĝo de malĉastaĵoj, tra labirinto da difinoj per kiuj, laŭ nova interpreto, oni ordonas nun anstataŭigi aliajn jam familiarajn el la antaŭaj eldonoj, ne kontribuas al adekvata rezultato. Cetere, esplorante la vastan plantejon de tiuj novaj terminoj, oni vidas, ke en la kompilo regis prefero por multaj kaprice aŭ... malice altruditaj neologismoj, kiuj, dank' al tio, kun marko de duona agnosko, ĵus eniras lavange en la vortaron; tra larĝe malfermitaj kluzoj, kiel konkreta kvankam bedaŭrinda venko de difinitaj aŭtoroj, kiuj estas famaj ne ja nur pro sia talento, sed ankaŭ pro sia emo tordi la naturan evoluon de nia lingvo.- Laŭ tio; en ĉi tiu freŝbakita Suplemento, per lerta maniero, kvazaŭ senintence, oni havigas la necesajn materialojn, en formo de surogatoj, por absolute malaperigi la prefikson mal , kiun diktatore mortkondamnis diletantaj koterioj, malgraŭ ĝia unuaranga fundamenteco kaj aŭtentika populareco, ĝuste sur la riĉa grundo — tiu de la ĉiutaga vivo! — pri kiu emfazas la kompilinto. Daŭriganto la esploron, estas videblaj la signoj de alia danĝero: temas pri la malkaŝa tendenco, kiu tie floras, sisteme anstataŭigi kutimajn kaj eĉ klasikajn kunmetaĵojn per tute strangaj terminoj, kiujn strabe mi rigardas, kvazaŭ suspektindajn agentojn de la tiel nomataj naturalismaj sistemoj de planlingvo, inter kiuj la projekto titolata «Interlingue» (lasta pseŭdonimo de «Occidental») situas pli elstare, por logi la okulvitrojn de naivaj intelektuloj, per sia rekta komprenebleco. En niaj vicoj, tamen, la rekta aŭ senpera komprenebleco ne apartenas al vantaj eksteruloj, sed nur al la esperantistoj mem, kiuj ĵaluze devas deĵori por efike sin gardi kontraŭ ĉia speco aŭ specio (ofta vorteto de Prof. "Waringhien en lia Suplemento) de kvina «kolono» celanta detrui de interne, nian lingvan unuecon. Pliajn rimarkojn mi povus fari, sed multe da spaco estus ankoraŭ necesa, kvankam sufiĉe da ĝi mi jam okupis, eĉ nur supraĵe prezentante la aferon. Se necese, en alia okazo, mi revenos al la temo kaj daŭrigos pli detale la komentojn. Hodiaŭ, antaŭ ol fini, mi deziras ilustri mian recenzon per kurioza letereto, kiun ĵus sendis al mi bona amiko kaj modesta samideano, kun humoro kaj pacienco por sprite verki sian skribaĵon, preskaŭ ekskluzive uzante radikojn el la malolda terminaro. Jen ĝia. enhavo:

SUPLEMENTA NOVESPERANTO
Inĝenia ogreto:
Povra kaj trista peticio estas la mia, kaj eble sterila; sed mi ne avancos en la basa kaj turpa vertiĝo korodi, devaluti kaj diskrediti la feblan ESPERANTON (jes, per majuskloj), prodigante pletore kaj orgojle la partikularan selekton leĝere farita, ne de obskura vagabonda reformatoro, sed de ĝirema direktivestro, kiu ascendis sen truko, spano post spano, lante kaj tarde, kaj nun bone dominas la lingvon; tamen, laŭsajne kontaĝita de la piruetoj faritaj de kamuflita maskerado de pigraj uzurpatoroj de la vera profesio de literatoro, antaŭ ankoraŭ ne unu trimestro, eksponis kaj lanĉis skeĉon de eksplicitaj kaj hastaj esperanteskaj fivortoj.
Mi estas poltrona kaj timida, sed plenumas la duran devon molesti vian atenton per horora desfilo de nur kurta primico de tiaj fajnaj fiaskendaj vortaĉoj, neuzitaj en

la paseo, kun reklamacia peto al masklaj esperantistoj por tuja prohibicio, ĉiu en sia demarkacio, sen rekviemo nek humidaj suspiroj tepidaj, ĝis decidos oportuna plebiscito.

Via olda filibustroj Ernesto Guillem.

Nu, tian Esperanton mi ne konas nek rekonas. Tial, do, simple mi deklaras, ke, kvankam respekte kaj alte taksante la sciencon de Prof. Waringhien, neniel mi

povas honeste rekomendi la balaston, kiun oni alkroĉis al la bonega Plena Vortaro en ĝia kvara eldono. 
— LUIS HERNANDEZ.Boletín n070 (sep 1954)

Plena Vortaro el perspektivo de 2008

redakti

PV sendube estas unu el la plej influ-havaj vortaroj Esperantaj. La plej gravaj antaŭuloj kiel unulingvaj difin-vortaroj estis la (sufiĉe mankhava) "Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca" de Émile Boirac (1909) kaj la difin-vortaro de Kazimierz Bein (Kabe), "Vortaro de Esperanto" de 1911, 1922 kaj 1925 (3a kaj lasta eldono).

PV servis kiel bazo por vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, ekzemple por la vortaro Esperanto-sveda de Paul Nylén (1932, 2a eld. 1954) aŭ la parto Esperanto-franca en la "Dictionnaire pratique" de Edmond Dazun, Félicien Baronnet kaj Roland Levreaud (1959, 1974, 2000).

PV formis la bazon de la difin-vortara posteulo "Plena Ilustrita Vortaro" (PIV) sub la ĉefredaktoreco de Waringhien (1970, suplemento 1987, 2002, 2005).

La vortmaterialo de la 6a eldono de PV ankaŭ estis la bazo de la Inversa Vortaro (IV) de Klaus Schlüter (1972). Por produkti ĝin la radikoj troveblaj en PV estis registritaj en elektronika formo jam en 1967, tiuepoke ankoraŭ per "trukartoj" (Heroldo de Esperanto 1967, n-ro 2, p.3). PV tiel probable fariĝis la unua Esperanto-vortaro (parte) en komputil-legebla formo. Aliaj fakaj vortaroj eksplicite referencis al ĝi, ekzemple la Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) de Rudolf Haferkorn, Kurt Dellian kaj F.J. Belinfante de 1956, kies subtitolo estas "STT — Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT". Eĉ ankoraŭ la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz (redaktoro), aperinta post 24-jara laboro en 1988, do komencita antaŭ la apero de PIV en 1970, indikas, ĉu radiko estas ankoraŭ ne trovebla en PV.

PV krome servis kiel kerno de la interreta vortaro "Reta Vortaro" (de 1999) kaj tiel post pli ol 75 jaroj influas nun la trian aŭ eĉ jam kvaran generacion de Esperantistoj.

Malgraŭ ĉiuj kritikoj dum la jardekoj (tro "franceca", tro naturalisma, malpreciza redono de la Zamenhofa lingvo-uzo, malmoderna k.a.) PV fariĝis vaste akceptita referenc-verko kaj dum jardekoj la fakta normo de la Esperanta vort-trezoro.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti