Pikro
Pikro, latine Picris L, 1753, estas genro de herbaj plantoj el Asteracoj, el la subfamilio Cikorioideoj (Cichorioideae). La specioj estas unu- aŭ plurjaraj kaj povas alti 2-3 dm ĝis 8 dm (maksimume 1 m.) Ĝia infloresko tipa de la asteracoj havas flavan koloron.
Pikro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Specioj
redaktiDu konataj specioj estas Pikro eĥia Picris echioides L. kaj Pikro hieracia Picris hieracioides L., sed estas pli ol sesdek specioj.
Etimologio
redaktiLa latina Picris venas el la greka Pikros, kiu signifas "amara", reference al la amareco de la manĝeblaj folioj de la pikroj.
Priskribo
redaktiRadikoj: faskoformaj, foje rizomaj.
Tigoj: rektaj, disbranĉiĝantaj en korimboj.
Folioj: Estas bazaj kaj laǔtigaj alternaj folioj. La bazaj havas petiolon.
Floroj: flavaj kun langetformaj petaloj (la tubformaj karakterizaj de la Asteracoj forestas).