Philippe Blanchet

franca lingvisto

Philippe BLANCHET (Marseille, 25-a julio 1961[1]) estas franca lingvisto kiu specialiĝis en sociolingvistiko[2], fako kiun li instruas ĉe la universitato Rennes II.[3] [4]

Philippe Blanchet
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1961 (1961-07-25) (63-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj francaokcitanaanglaalĝeria arabaitalahispanahaŭsa
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Nanto
Universitato de Parizo-Sorbono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Odette Blanchet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
sociolingvisto
verkisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Philippe Blanchet estas profesoro de socilingvistiko kaj didaktiko de lingvoj al la Universitato Rennes II, Alta-Bretonio. Li estas fakulo de la provenca lingvo, de la variantoj de la franca kaj de la plurilingvismo en franclingvujoj[5]. Li kunlaboras regule kun Henriette Walter, Louis-Jean Calvet kaj multnombraj lingvistoj.

Li estas spertulo por pluraj internaciaj organizaĵoj kaj gvidas plurajn internaciajn esplorprogramojn[1].

La ellaborado de la koncepto glottophobie (lingvofobio) kiu temas pri «lingva diskriminacio» en multaj kuntekstoj estas priskribata en lia verko Discriminations: combattre la glottophobie (2016) kaj ricevis multan atenton.[6][7]

Philippe Blanchet estas ankaŭ poeto kaj verkisto en la provenca.

Li ricevis la Grandan Literaturan Premion de la Provenco (fr. Grand prix littéraire de Provence) en 2001 pro sia literatura verkaro[8].

Verkaro (elekto)

redakti
  • Blanchet, Ph., 2016, Discriminations : combattre la glottophobie, Paris, Textuel, 192 p., reeldono 2018, Lambert-Lucas.
  • kune kun Coste D., (dir.) Regards critiques sur la notion d’ «interculturalité». Pour une didactique de la pluralité linguistique et culturelle, Paris, L’Harmattan, 2010, 192 p.
  • kune kun Robillard, D. de (koord.), 2012, L'implication des langues dans l'élaboration et la publication des recherches scientifiques : l'exemple du français parmi d'autres langues, collection Français & Société 24, Fernelmont / Bruxelles, EME, 81 p.
  • kune kun Becetti, A. kaj Colonna, R. (dir.), 2013, Politiques linguistiques et plurilinguismes : du terrain à l'action glottopolitique, Paris, L'Harmattan, 204 paĝoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Philippe Blanchet (PDF)
  2. (franca) Introduction générale (ĝenerala enkonduko)[1]
  3. (franca) Vivkuro, Université Rennes II
  4. (franca) Philippe Blanchet
  5. (franca) Philippe Blanchet sur la katalogo de la franca nacia biblioteko.
  6. Blanchet, Ph., 2016, Discriminations : combattre la glottophobie, Paris, Textuel, 192 p.
  7. (franca) Marielle Rispail, «Philippe Blanchet, Discriminations : combattre la glottophobie»,sur la retejo de la Revue de linguistique et de didactique des langues Lidil [rete], 53 | 2016, la 1-an de januaro 2017, alirite la 23 marto 2018. URL : http://journals.openedition.org/lidil/4015
  8. (franca) Philippe Blanchet, Canal-u.