Peugeot
Peugeot [pøˈʒo] estas tradicia franca entrepreno, konata unuavice kiel aŭtomobila firmao, sed industrie produktanta ankaŭ motorciklojn, biciklojn, diversajn dommastrumajn maŝinojn kaj spicomuelilojn.
Peugeot | ||
---|---|---|
Peugeot | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • historical motorcycle manufacturer • racecar constructor • publika kompanio vd | ||
Dum | 26-a de septembro 1810 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Chrysler Europe | |
Jura formo | parto de konzerno PSA Peugeot Citroën | |
Fondita | 1810 (aŭtomobiloj ekde 1912) | |
Fondintoj | Armand Peugeot vd | |
Sidejo | Parizo | |
Lando | Francio | |
Estr(ar)o | Vincent Rambaud | |
Dungitoj | 201 690 (fine de la jaro 20oi) | |
Spezosumo | 48 817 milionoj da Eŭroj en la komerca jaro 2009 | |
Agokampo | aŭtomobila industrio | |
aŭtomobilo • light commercial vehicle | ||
filiaj kompanioj | IKAP vd | |
TTT | www.peugeot.com | |
Armand Peugeot estas kiu transformis Peugeot en fabrikanto de bicikloj kaj, poste, de aŭtomobiloj.
La leonan emblemon en dumtempe iom modernigita formo la entrepreno jam havas ekde la jaro 1858. Jure temas pri parto de la konzerno PSA Peugeot Citroën. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Parizo en Francio.
La baza kaj historia unua aŭtomobila fabrikejo estas en Sochaux. Pliaj fabrikejoj en Francio estas Aulnay-sous-Bois, Mulhouse, Poissy kaj Rennes. Ekster Francio la kompanio havas produktejojn en Portugalio (Mangualde), Hispanio (Madrido kaj Vigo), Slovakio (Trnava), Ĉeĥio (Kolín) kaj en Argentino (El Palomar proksime de Bonaero kaj kune kun FIAT Kordobo).
La en 1979 de la firmao Chrysler Britio transprenita brita produktejo en Ryton-on-Dunsmore, kie ekde la jaro 1998 konstruiĝis la tipo Peugeot 206, estis fermita fine de la jaro 2006 kaj la produktado de la daŭriga tipo 207 ŝovata al Trnava (Slovakio).
Vidu ankaŭ
redakti- modelo Peugeot 104
- modelo Peugeot 106
- modelo Peugeot 107
- modelo Peugeot 108
- modelo Peugeot 202
- modelo Peugeot 203
- modelo Peugeot 204
- modelo Peugeot 205
- modelo Peugeot 206
- modelo Peugeot 207
- modelo Peugeot 304
- modelo Peugeot 307
- modelo Peugeot 403
- modelo Peugeot 404