Parafilio
Parafilio (el la greka παρά (para) = apud kaj φιλία (philia) = amo/amoro) estas psikiatria kaj seksologia termino kiu signas seksajn kondutojn konsideritaj kiel deviaj. Ĝi povas ankaŭ nomi seksaj kutimoj kiu estas "neordinaraj" kaj ne kongruas kun la socia normo.
Se la parafilia allogo aŭ fantasmo ne estas kondamninda, iuj ekstremaj praktikoj povas esti eksterleĝaj en kelkaj socioj.
Estas celo, ke la vorto parafilio anstataŭigos la vorton perversio.
Kelkaj parafilioj
redakti- fetiĉismo: seksumado celante senvivajn objektojn
- pedofilio: seksumado celante infanojn
- zoofilio: seksumado celante bestojn
- nekrofilio: seksumado celante kadavrojn
- rigardismo aŭ vojerismo: spionado de senvestiĝantaj aŭ amorantaj personoj
- ekshibicio: montriĝado de sia nuda korpo, precipe de generaj organoj, en publikaj lokoj, laŭeble al vasta publiko, aŭ publika seksumado kun kunulo (fenomeno estas malsama de nudismo, ĉar nudisto ne celas seksuman ekscitiĝon)
- katenado aŭ katenumado: ligado kaj katenado de subigitulo
- masoĥismo: doloriĝado (fizike aŭ psiĥe)
- sadismo: dolorigado de aliulo (fizike aŭ psiĥe)
- koprofilio: seksuala intereco por fekaĵon
Ankaŭ samseksemon oni difinis antaŭe parafilio sed ne normale plu. La internacia kaj oficiala lernolibro pri mensaj perturboj klasis samseksemon kiel parafilio ĝis 1973.[mankas fonto]