Paul dans sa vie (filmo)
Paul dans sa vie (Paul en sia vivo) estas franca dokumenta filmo de Rémi Mauger, aperinta en 2006.
Paul dans sa vie | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Paul dans sa vie |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2006 |
Ĝenro | dokumenta filmo |
Reĝisoro(j) | Rémi Mauger |
Scenaro | Rémi Mauger |
IMDb | |
Temo
redaktiPaul Bedel, agrikulturisto en Auderville, ĉe Kabo de La Hague (Normandio), decidis emeritiĝi.
Li zorgis pri la farmbieno post la morto de sia patro, kaj konservis la tiamajn labor-metodojn. 75-jaraĝa fraŭlo, li vivas kun siaj du fratinoj, ankaŭ needziniĝintaj.
Rémi Mauger kaj la kamerao de Guy Milledrogues filmas lian lastan laborjaron.
Teĥnikaĵoj
redakti- Titolo: Paul dans sa vie
- Reĝisoro: Rémi Mauger
- Produktado: France 3
- Foto-direktoro: Guy Milledrogues
- Muziko: Fratoj Nardan
- Muntado: Marie-Pierre Duvivier
- Devenlando: Francio
- Formato: Kolora - 4/3 - Stereofona
- Ĝenro: Dokumenta filmo
- Daŭro: 99 minutoj
- Aperdato: 3-a de majo 2006
Rolularo
redakti- Paul Bedel (mortis la 24-an de septembro 2018[1])
- Marie-Jeanne Bedel
- Françoise Bedel
- Fabrice Adde
Pri la filmo
redakti- Tiu dokumenta filmo estis unue realigita por France 3, kaj televide elsendita en 2005 en du epizodoj de po 52 minutoj. Post la akcepto en Festivalo de Biarritz, kaj pro la FIPA de arĝento, estis decidite aperigi ĝin en kino. La akcepto estis bonega, ĉar ĝi enkalkulis 70,000 enirojn.
- La filmo estas havebla en DVD.
- Rémi Mauger devenas de Herqueville, apud Auderville, kaj konas Paul Bedel ekde infaneco.
Bibliografio
redakti- Catherine Ecole-Boivin: "Paul, dans les pas du père" (Paul en la paŝoj de la patro), Ouest-France, 2007.
- Catherine Ecole-Boivin, Pascal Bresson: "Le tracteur de Paul" (La traktoro de Paul), porinfana ilustrita libreto, Ouest-France, 2008.
- Paul Bedel, Catherine École-Boivin: "Testament d'un paysan en voie de disparition" (Testamento de malaperonta kamparano), Presses De La Renaissance, 2009.
Rekompencoj
redakti- FIPA de arĝento
- Literatura premio de Cotentin (2006)
- Premio por la plej bona televida verko en 2006, de Syndicat français de la critique