Parlamenta demokratio
Parlamenta demokratio, Parlamentismo, Parlamenta sistemo aŭ Konstitucia monarĥio estas regformo en kiu la Parlamento estas la nura institucio, kiu reprezentas la popolan volon, ĉar ĝi elektas la Registaron kaj, se temas pri Respubliko (krom Prezidenta respubliko), la Prezidenton. Ĉi tia demokratio estas reganta en preskaŭ tuta Eŭropo kun diversaj diferencoj kaj malboniĝoj kaj simile en aliaj kontinentoj, kie ankaŭ restas ekzempleoj de ne tiom disvolvigitaj reĝimoj.
Ĉiukaze kritikantoj foje asertas, ke la faktaj povoj (merkatoj, grandaj entreprenoj kaj posedantoj, amaskomunikiloj) havas rimedojn por konduki la demokratiajn parlamentojn en direkto kongrua kun iliaj interesoj.
Historio de Parlamentismo
redakti- La plej frue parlamentismo aperis en Britio en la jaro 1215, kiel La granda dokumento de liberecoj nomata la Magna Carta (15-a de junio: Reĝo Johano de Anglio sigelis la Magna Carta-n) kaj jam de la jaro 1258 oni parolas jam pri la parlamento - tamen la privilegiojn ĝuis nur 1% de la loĝantaro.
- La dua plej malnova, sed jam plena duĉambra parlamento (Sejmo kaj Senato) aperis en Krono de la Regno de Pollando en malfrua Mezepoko la 9an de oktobro 1468 - tamen la privilegiojn akiris jam 10% de la loĝantaro, nomata nobelaro (Szlachta). Tio okazis en Piotrków Trybunalski dum la regado de pol-litova reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) kun partopreno de la reĝo kaj de la parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) el tuta Pollando.