Pantografo (kurentoprenilo)
kurentoprena aparato ĉe elektraj veturiloj
Ĉi tiu artikolo temas pri elektroprena konstruparto ĉe certaj elektraj veturiloj. Por aparato por permane kopii desegnaĵojn rigardu la paĝon Pantografo (desegnilo). |
Pantografo estas kurentoprena aparato ĉe elektraj veturiloj. Ĝi konsistas el artikitaj stangoj, kiuj premas metalan arĉon kun grafita surmetaĵo al la supertraka kontakta lineo (drato). Ekzistas formoj kvarangulaj kaj triangulaj.
La aparato ricevis sian nomon de la samnoma desegnilo, kiu havas similan formon. Pantografo estas la sola formo de kurentoprenilo uzata ĉe elektraj fervojoj kun supertraka kontakta lineo, ĉar male al troleo ĝi ebligas ambaŭdirektan veturadon sen homa interveno.
Ligiloj en vikipedio
redakti- Fotogalerio pri pantografo en la Vikimedia Komunejo
Eksteraj ligiloj
redakti- PDF pri facetolisteloj, detala listo, 59 paĝoj Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine