Padej
Padej, serbe Падеј, hungare Padé estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Ĉoka.
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Loĝantaro: 2880
- Poŝtkodo: 23325
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: KI
Situo
redaktiPadej situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉoka-Zrenjanin.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1256 kiel vilaĝo de Hungara reĝlando. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Padej 2882 da homoj, (hungaroj 1920 (67 %), serboj 712 (25 %), ciganoj 119 (4 %), jugoslavianoj 48 (2 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo
- ortodoksa preĝejo
Famuloj
redaktiEn Padé naskiĝis hungara advokato, ĵurnalisto Géza Kenedi.