Pál Jászberényi
JÁSZBERÉNYI Pál [ja:sbere:nji] estis hungara verkisto pri gramatiko. Li naskiĝis en Fogaraŝo en la unua parto de la 1630-aj jaroj kaj mortis en Londono en 1678 ?.
Kariero
redaktiPál Jászberényi studis en Gyulafehérvár kaj Sárospatak. De 1653 li instruis en Gyulafehérvár, de 1656 li studis en Nederlando, poste en Oksfordo. En 1659 en Londono li malfermis propran lernejon kaj li fariĝis fama.
Verkoj
redakti- Institutionum Grammaticorum. Londono, 1663;
- A new torch to the Latin Tongue. 1664.
Fonto
redakti- Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.