Olivia Ruiz
Olivia RUIZ [olivja rŭiz] (realnome Olivia Blanc) (naskiĝis la 1-an de januaro 1980 en Carcassonne, departemento Aude) estas franca kantistino, partopreninto al "Star Academy 1".
Olivia Ruiz | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Olivia Blanc |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1980 (44-jaraĝa) en Karkasuno |
Ĝenroj | Pop |
Profesio | Kantistino |
Aktivaj jaroj | 2001 ĝis nun |
Eldoninto | Polydor |
Retejo | www.olivia-ruiz.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Olivia Blanc |
Aliaj nomoj | Olivia Ruiz |
Lingvoj | franca • hispana |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantaŭtoro diskografa artisto kantisto filmreĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.olivia-ruiz.com/ |
Biografio
redaktiOlivia estas la filino de muzikisto-kantisto Didier Blanc, kiu interalie kunlaboris kun orkestro de René Coll. Ŝi pasigis infanecon en vilaĝo nomita Marseillette. Olivia kantas ekde plej frua junaĝo, kaj partoprenas la unuan sesion de "Star Academy" en 2001, kie ŝi estas rimarkata pro sia ne-konformismo. Ŝi malgajnas la virinan duon-finalon profite al Jenifer. Ŝi poste profitas el tiu lanĉo por krei propran repertuaron kaj distanciĝi de sia pasinta Star Academy-aneco. Ŝi estas nomita en "Victoires de la musique" en kategorio "sceneja rivelo" por sia unua albumo. En 2006, ŝi denove estas agnoskita de siaj samprofesiuloj, estante nomita en kategorio "Albumo kanzono/varieteo de l'jaro", apud sukcesaj artistoj kiel Bénabar, Raphaël kaj Alain Souchon.
Olivia Ruiz ankaŭ tre ŝatas kunlaboradon kun de ŝi aprezataj artistoj. Por sia unua unuopa disko Paris ŝi kontaktas kantiston Chet, kiu verkas por ŝi du kanzonojn. Por sia albumo, ŝi ne hezitas kontakti famulojn de franca kanzono, el kiuj Néry (eksa VRP), kiu enscenigos ŝian unuan spektaklon), Prohom, Juliette Noureddine, kaj ankaŭ Weepers Circus, kiu verkos kanzonon Petite fable kaj invitos ŝin por duopoj en du el ties albumoj (notinde peco La Renarde), kaj ĉiam Chet. Por sia dua albumo, ŝi respertas la eksperimenton kontaktante Christian Olivier el bando Têtes Raides, Christophe Mali el Tryo, Mathias Malzieu el Dyonisos (kaj krome ties kompanon), denove Néry, Chet, Juliette. Ŝi poste estis agnoskita en "NRJ Music Awards" apud Diam's.
Diskaro
redaktiAlbumoj
redakti- 2003: J'aime pas l'amour ("mi ne amas amon")
- 2006: La Femme Chocolat ("Virino Ĉokolado")
- 2009: Miss Météores ("Fraŭlino Meteoroj")
Unuopaĵoj
redakti- 2002: Paris ("Parizo")
- 2003: J'aime pas l'amour ("mi ne amas amon")
- 2003: Pas si vieille ("Ne tiom maljuna")
- 2003: Qui sommes nous ? ("Kiuj ni estas?")
- 2004: Le tango du qui ("Tango de l'kiu")
- 2004: Les vieux amoureux ("Maljunaj geamantoj")
- 2005: J'traîne des pieds ("Mi sin trenas sur la piedoj")
- 2006: La Femme Chocolat ("Virino Ĉokolado")
- 2007: Non dits ("Ne-diraĵoj") — (duope kun Christian Olivier)
- 2007: Goûtez-moi ("Gustumu min")
- 2007: Thérapie de Groupe ("Grupa terapio")
- 2008: La chica chocolate ("Virino Ĉokolado") (Hispanio)
- 2009: Elle Panique ("Ŝi panikas")
- 2009: Belle à en crever ("Morte bela")
- 2010: Les crêpes aux champignons ("Patkukoj kun fungoj")
- 2012: My Lomo & Me (Je photographie des gens heureux) ("Mi fotas feliĉajn homojn")
Filmografio
redakti- 2012: Un jour mon père viendra de Martin Valente: Chloé
Vidu ankaŭ
redakti- Alain Souchon
- Jenifer, gajninto de "Star Academy 1"
- Rose (kantistino)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Olivia Ruiz
- Retejo de Universal Music Arkivigite je 2009-04-02 per la retarkivo Wayback Machine