Oberriet SG
- La mallongigo SG en Oberriet SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberriet. |
Oberriet estas urbo komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 9 924 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Oberriet | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Rejnvalo |
Geografia situo | CH1903: 760876 / 242825 (mapo)47.3166666666679.5666666666667Koordinatoj: 47° 19′ N, 9° 34′ O; CH1903: 760876 / 242825 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7924 |
Areo | 34,51 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9463 |
Komunumkodo | 3254 |
Geografio
redaktiOberriet situas en la centro de la Rejnvalo. Oriente ĝian limon formas la Alpa Rejno, je kies alia flanko situas Aŭstrio.
Oberriet konsistas el la kvin municipoj Oberriet, Eichenwies, Montlingen, Kobelwald kaj Kriessern kaj la setlejoj Blatten, Moos, Rehag, Stieg, Freienbach, Stein, Kobelwies, Watt kaj Hard.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Oberriet limas en nordo al Balgach, en nordnordoriento al Diepoldsau, en nordoriento al Altach (Aŭstrio), en orientnordoriento al Mäder (Aŭstrio), en oriento al Koblach (Aŭstrio), en sudoriento al Meiningen (Aŭstrio), en sudo al Rüthi, en sudsudokcidento al la eksklavo Lienz de la urbo Altstätten, en sudokcidento al Rüte (AI), en okcidento al Eichberg, en nordokcidento al Altstätten, kaj en nordnordokcidento al Marbach kaj al Rebstein.
Vidindaĵoj
redaktiSude de la municipo Oberriet situas la kastelruino Blatten, kiu estis konstruita de la abato de Sankt-Galo Berchtold von Falkenstein en la jaro 1270 kiel defendo kontraŭ la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1799 ĝi estis detruita dum la milito inter Francio kaj Aŭstrio.
Trafiko
redaktiOberriet posedas stacidomon sur la trajnlinio de Sankt-Margreto al Buchs SG de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, tamen tie haltas nur malmultaj trajnoj. Aliflanke la komunumo estas bone konektita per loka busreto kun Buchs SG kaj Altstätten SG.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de loko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Oberriet estis de la municipo Montlingen kiel Monticulus kaj datiĝas el la jaro 842 kaj Kriessern estis menciita en la jaro 1164 kiel Criessa. En la jaro 1229 la germana reĝo donacix la regnan bienon al la Princabatejo Sankt-Galo, kiu regis pri ĝi ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Unue la regiono tiam fariĝis sendependa en Respubliko Rejnvalo, sed jam post mallonga tempo Napoleono integris la regionon al la Kantono Säntis. En la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko el la iama regna bieno Kriessern estis fondita la komunumo Oberriet kiel parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Oberriet
- La Kastelruino Blatten en la Historia Leksiko de Svislando
- La municipo Kriessern en la Historia Leksiko de Svislando
- La municipo Montlingen en la Historia Leksiko de Svislando