Nord-Vjetnamio
Nord-Vjetnamio, ankaŭ nomiĝis la Vjetnama Demokratia Respubliko (mallongigite VDR) ekestis pro la divido de Vjetnamio laŭlonge de la 17-a latitudo en nordan parton, la Vjetnama Demokratia Respubliko sub gvidado de Ho Chi Minh kaj sudan parton sub prezidento Ngô Đình Diệm laŭ la rezultoj de la Ĝeneva Konferenco de la 21-a de julio 1954. Nord-Vjetnamio estis parto de la Orienta Bloko - la tiel nomata "Dua mondo".
Nord-Vjetnamio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • lando • sinproklamita ŝtato • suverena ŝtato • respubliko | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
23 800 000
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
| |||
oficiala lingvo | vjetnama | ||
ĉefurbo | Hanojo | ||
ŝtatestro | Tôn Đức Thắng | ||
ĉefministro | Pham Van Dong | ||
areo | 158 750 km² | ||
nombro de loĝantoj | 22 480 000 (1973) | ||
loĝdenso | 142 loĝantoj po km² | ||
malneta nacia produkto pokape |
100 USD | ||
ŝtata sendependeco - deklarita - internacie rekonita - ŝtato malfondita |
de Francio 2-an de septembro 1945 1954 la 2-an de julio 1976 | ||
valuto | Đồng | ||
tempozono | UTC +7 | ||
nacia himno | Tiến Quân Ca |
Historio
redaktiLa dua mondmilito finiĝis la 2-an de septembro 1945 kaj la saman tagon Ho Chi Minh, la gvidanto de la vjetnamaj partizanaj taĉmentoj, proklamis memstaran ŝtaton – Vjetnaman demokratian respublikon (VDR).
Vjetnamio estis en la tempo de la dua mondmilito okupata per Japanio. Sed formale ĝi frunte de Vjetnamio staris imperiestro Bao Dai. Tiu estis la 20-an de septembro 1945 devigita rezigni. Kiam Ho Ĉi Min proklamis la sendependan ŝtaton, li apogis sin je subteno de sia movado, Vjetnama ligo por la sendependeco (Vietminh). Tiu estis fondita de Ho Chi Minh dum lia ekzilo en Ĉinio en la jaro 1941. Je du jaroj pli poste la movado transŝoviĝis en Vjetnamion. Ĝi estis subtenata de aliancanoj dum bataloj kontraŭ japanoj.
...
La 30-an de aprilo 1975 Sud-Vjetnamio senkondiĉe kapitulacis post 30-jara milito pri la lando kaj la 2-an de julio 1976 la norda kaj suda parto sub la nomo Socialisma Respubliko Vjetnamio reunuiĝis.