Nord
Nord [nɔʁ] estas la plej norda el la departementoj de Francio. Ĝi apartenas al la regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche). Ĝi etendiĝas sur 5 743 km² kaj estas la plej loĝata departemento kun 2 587 128 loĝantoj. La ĉefurbo estas Lilo / Lille. La departemento entute enhavas 648 komunumojn.
Nord | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Numero | 59 |
Prefektejo | Lilo / Lille |
Subprefektejoj | Avesnes-sur-Helpe Cambrai Douai Dunkerque Valenciennes |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-René Lecerf |
Prefekto | Jean-François Cordet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 2 616 909 (2022) |
Areo | 5 742,8 km² |
Loĝdenso | 456 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 6 |
Kantonoj | 41 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 648 |
Geografio
redaktiNord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.
Naturaj kaj historiaj regionoj
redaktiEsperanto-movado
redaktiLa unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieux en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lilo, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).
Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto (retejo arkivigita laŭ stato de marto 2010, sed la asocio mem daŭre aktivas kaj interalie kungastigis la UKon de 2015).
Administrado
redaktiEn la departemento Nord estas 648 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 13 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nord estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiun kun subprefektejo.
- Arondismento Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe
- Arondismento Cambrai / Kamerijk
- Arondismento Douai / Dowoai
- Arondismento Dunkerque / Duinkerke / Duunkerke
- Arondismento Lille / Rijsel
- Arondismento Valenciennes / Valencyn
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prefektejo
- Departementa Konsilio Arkivigite je 2000-08-18 per la retarkivo Wayback Machine