Nikolao Kampano
Nicolaus Olai Campanius (1593–1624) (* Gävle, en la 1593 - Stokholmo, en la 15-a de septembro 1624)[1] estis sveda sacerdoto kaj rektoro de lernejo en Enköping. Li studis plurajn jarojn en la Universitato de Upsalo kaj poste li faris grandan vojaĝon tra Eŭropo. Unue li eniris en la Universitato de Helmstedt kaj en 1605, li partoprenis de papa seminario en la Universitato Palacký de Olomouc[2].
Nicolaus Campanius (1593–1624) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1593 en Gävle, Svedio | |
Morto | 15-a de septembro 1624 en Stokholmo, Svedio | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Alma mater | Universitato de Upsalo Universitato Palacký de Olomouc Universitato de Helmstedt | |
Profesio | ||
Okupo | pastro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post lasi la universitaton de Olomouc, li pasis kelkatempe izolita inter la svedoj en Pollando, kie li gajnis apogon de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa en la jaroj 1616-1617. Pli malfrue li reiris al svedio, kaj li sukcesis kaŝi sian katolikan edukadon kaj sekrete rekonvertiĝis al Protestantismo. En 1622, li ricevis sian diplomon kiel Majstro pri Artoj en Upsalo kaj ankaŭ prezidis disputon pri filozofio kune kun Olaus Unonis en la Universitato de Upsalo.
Referencoj
redakti- ↑ Svenskt Biografiskt Lexikon
- ↑ La Universitato Palacký de Olomouc estis fondita en la 22-a de decembro 1573 kaj estas unu la du plej antikvaj universitatoj de Moravio. Tie studis ankaŭ Gregor Mendel.