Nazoj (popolo)
La Nazoj (hispane: Naso, Teribe, aŭ Tjer-di) estas indiĝena popolo, kiu loĝas ĉefe en nordokcidenta Panamo, en la monarĥio de Nazo-Teribo. Nazo-Teribo estas indiĝena regiono okcidente de la provinco Bokas-del-Toro, apud la limo de Kostariko. Ĝi estas la sola oficiale agnoskata indiĝena monarĥio en Ameriko.
Nazoj (popolo) | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La monarĥio
redaktiEkde pratempo, super la Nazoj regas reĝo. La titolo de reĝo estas hereda -- post la morto de la reĝo, la princo kroniĝas. Se dinastio tute elmortas, la edziĝintaj viroj de la tribo devas kunveni kaj elekti novan reĝon.
Laŭ tradicio nur viroj rajtas fariĝi reĝo.
Listo de la lastaj reĝoj de Nazo-Teribo
redakti- Bass Lee SANTANA
- Santiago SANTANA
- Santiago SANTANA
- Chalee SANTANA
- Francisco SANTANA
- Lázaro SANTANA - (? ĝis 1973)
- Simeón SANTANA - (de 1973 ĝis 1979)
- Manuel AGUILAR (vicregisto) - (de 1979 ĝis 25-a de aprilo 1982)
- Rufina SANTANA - (de 25-a de aprilo 1982 ĝis 30-a de julio 1988)
- César SANTANA - (de 30-a de julio 1988 ĝis 31-a de majo 1998)
- Tito SANTANA - (de 31-a de majo 1998 ĝis nun)
Kulturo
redaktiIom da Nazoj konfesas kredon je la katolika religio, sed multaj ankoraŭ kredas je la dio Sboo (Sbö), kiu laŭ la tradicia religio de la Nazoj estas la kreinto de la mondo.
Nazoj parolas la teriban lingvon, sed plejparte bone parolas la hispanan ankaŭ.