Neforgesumino
Genro de plantoj de la familio Boragacoj
(Alidirektita el Myosotis)
La genro neforgesumino nombras kelkdekojn da specioj.[1] La alia nomo miozoto[2] venas de la greka kun la signifo mus-orelo. Neforgesuminoj estas troveblaj en Eŭropo, Azio, Afriko kaj Aŭstralio.
Neforgesumino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Miozoto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kelkaj specioj:
- Myosotis arvensis
- Myosotis discolor
- Myosotis laxa subsp. cespitosa
- Myosotis ramosissima
- Myosotis scorpioides subsp. scorpioides
- Myosotis scorpioides subsp. nemorosa
- Myosotis stricta
- Myosotis sylvatica
Mito
redaktiDum la Mezepoko iam kavaliro kun sia amatino promenis laŭlonge rivero. Dum la plukado de fasko da floroj li falis en la akvon pro la pezo de sia kiraso. Dum li dronis li ĵetis la faskon da floroj al sia amatino kaj kriis "Ne forgesu min". Ĉi tiu floro estas ligata al romantikismo kaj tragikeco kaj ofte estis portata de virinoj kiel signo de fideleco kaj senfina amo.
En aliaj lingvoj
redakti- France: ne-m’oubliez-pas (neforgesumino); Myosotis des bois (arbara miozoto)
- Angle: Forget-me-not (neforgesumino)
- Germane: Vergißmeinnicht (neforgesumino)
- Itale: Nontiscordardimé (neforgesumino)
- Litove: Neužmirštuolė (neforgesumineto)
- Latve: Neaizmirstules (neforgesumineto)
- Nederlande: Vergeet-mij-nietje (neforgesumineto)
- Pole: Niezapominajka (neforgesumineto)
- Rumane: Nu-mă-uita (neforgesumino)
- Ruse: Незабудка (neforgesumineto)
- Svede: Förgätmigejsläktet (neforgesumino)
- Hispane: Nomeolvides (nefeorgesumino)