Muzeo pri Islama Arto (Doho)
La Muzeo pri Islama Arto estas muzeo situanta en urbo Doho, ĉefurbo de Kataro, dediĉita al Islama arto de la 7-a ĝis la 19-a jarcento, inkluzive de diversaj objektoj kiel manuskriptoj kaj teksaĵoj. La konstruaĵo estas la verko de ĉin-usona arĥitekto Ieoh Ming Pei kaj ĝi estis inaŭgurita kaj malfermita al publiko la 1-an de decembro 2008.
Muzeo pri Islama Arto | |||
---|---|---|---|
متحف الفن الإسلامي | |||
arta muzeo | |||
Lando | Kataro | ||
Situo | Doho | ||
Urbo | Doho | ||
Konstrustilo(j) | Islama arkitekturo vd | ||
Arkitekto(j) | I. M. Pei vd | ||
Estiĝo | 22-a de novembro 2008 | ||
Malfermo | 22-a de novembro 2008 | ||
Koordinatoj | 25° 17′ 42″ N, 51° 32′ 21″ O (mapo)25.29501951.539265Koordinatoj: 25° 17′ 42″ N, 51° 32′ 21″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.mia.org.qa/ | ||
Konstruaĵo
redaktiLa muzeo situas sur artefarita insulo ĉe fino de la Golfo de Doho ĉirkaŭita de kurba moleo. Ĝi okupas areon de 35 000 m² plus konstruaĵon por edukaj celoj, kiu havas pliajn 2 700 m². La komplekso estas ĉirkaŭita de parko de 10 ha.
La konstruaĵo estis dezajnita de la usona arkitekto Ieoh Ming Pei, kiu komencis sesmonatan preparan vojaĝon vizitante la ĉefverkojn de la Islama arkitekturo, de la Alhambro en Granado en Hispanio ĝis la moskeoj en Kairo.
Finfine la arkitekto trovis inspiron en la Moskeo de Ibn Tulun en Kairo kies simplecon de geometriaj formoj, kion la arkitekto nomis la esenco de islama arkitekturo, li provis enkorpigi en sian dezajnon de muzeo. La internaj dezajnoj de la muzeo estis aranĝitaj fare de la franca arkitekto kaj dezajnisto Jean-Michel Wilmotte.[1]
Kolektoj
redaktiLa muzeo enhavas kolekton, ne tre ampleksan kvante, sed tre altkvalitan, de pecoj el diversaj materialoj: ceramiko, metalo kaj vitro. Ĝi ankaŭ havas manuskriptojn kaj teksaĵojn, kolektitajn dum la lastaj dudek jaroj. La objektoj venas el vasta gamo da landoj, de Hispanio, de kie venas iuj interesaj pecoj de andaluzia arto, Egiptio, Irano, Turkio kaj eĉ Barato.[2][3]
Referencoj
redakti- ↑ Museum of Islamic Art. The architect (angle). Alirita 20 decembro 2010.
- ↑ Museum of Islamic Art. The collections. (angle). Alirita 20 decembro 2010.
- ↑ Ouroussoff, Nicolai (23 novembro 2008). In Qatar, an Art Museum of Imposing Simplicity (angle). The New York Times. Alirita 20 decembro 2010.
Eksteraj ligiloj
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museo de arte islámico de Doha en la hispana Vikipedio.