Muzeo Thyssen-Bornemisza
La Muzeo Thyssen-Bornemisza estas muzeo pri antikva arto kaj de la 20-a jarcento (en ĝia plejparto pentraĵoj) kiu troviĝas en Madrido, Hispanio. Ĝia ekzistado ŝuldiĝas al la interkonsento pri luado (1988) kaj posta akirado de la Hispana Registaro en julio 1993, de ampleksa kolekto de la kolekto de la familio Thyssen-Bornemisza laŭlonge de du generacioj. Ĉi tiu privata kolekto kalkulis je multnombraj eksterlandaj artistoj malĉeestaj en la hispanaj pinakotekoj, ekde gotiko (Duccio, Jan van Eyck) ĝis pop art kaj en la 1980-aj jaroj (Tom Wesselmann, Lucian Freud), kiu rezultigas perfektan komplementon por la du ĉefaj muzeoj de Madrido, la Prado-Muzeo kaj la Muzeo Reĝino Sofia. Ili tri formas la konatan Triangulo de la Arto, eble la regiono plej grava laŭ pentrokolektoj en Eŭropo.
Muzeo Thyssen-Bornemisza | |||||
---|---|---|---|---|---|
Museo Nacional Thyssen-Bornemisza Museo Thyssen-Bornemisza | |||||
| |||||
arta muzeo muzeo | |||||
Lando | Hispanio vd | ||||
Situo | Madrido | ||||
Adreso | P.º del Prado, 8 | ||||
Poŝtkodo | 28014 | ||||
Arkitekto(j) | Rafael Moneo vd | ||||
Estiĝo | 1992 | ||||
Malfermo | 1992 | ||||
Estro | Guillermo Solana (Arta Direktoro), Evelio Acevedo (Manaĝa Direktoro) | ||||
Koordinatoj | 40° 24′ 58″ N, 3° 41′ 42″ U (mapo)40.416041-3.694925Koordinatoj: 40° 24′ 58″ N, 3° 41′ 42″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 1 052 014 (2017) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.museothyssen.org/ | ||||
La institucio, gvidata sub publika fondaĵo, havas sian sidejon en historia konstruaĵo, la Palaco Villahermosa, kie ĝi posedas pli ol 700 verkaĵojn. Danke al ĝia anekso poste aldonata kun aliaj pruntedonitaj objektoj de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza, kaj krom tio, ĝi havas aliajn 60 proprajn en Barcelono.
La muzeo estis inaŭgurita la 8-a de oktobro 1992, kun la ĉeesto de la reĝoj de Hispanio. En 2004 ampleksiĝis por la akceptado de la plej valora nukleo de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza per la prezo de du apudaj konstruaĵoj, apartenantaj al la familio Goyeneche,
Kolektoj
redaktiLa Muzeo Thyssen-Bornemisza de Madrido montras pli ol 700 verkaĵoj kronologie, komencante en la Gotiko kaj finiĝante en la 20-a jarcento; Ĝi ofertas panoramon de antikva kaj moderna arto en sama loko, rara kazo en la eŭropaj muzeoj.
La profilo, preskaŭ enciklopedieca, povas ilustri per si mem la evoluadon de la eŭropa kaj usona pentrartoj, kvankam speciale per la artisma kunteksto en la komplementigaj sekcioj de la Prado-Muzeo kaj la Muzeo Reĝino Sofia, ĉefe pri itala mezepoka pentrarto, germana renesanco, nederlanda baroko kaj internaciaj tendencoj ekde la realismo.
Galerio
redakti-
Canaletto: Piazza San Marco
-
Derick Baegert: La kapitano sub la kruco
-
Vittore Carpaccio: Portreto de kavaliro
-
Lucas Cranach d. Ä.: Ripozi printempa nimfo
-
Albrecht Dürer: La dekdujara Jesuo inter la skribistoj
-
Domenico Ghirlandaio: Giovanna Tornabuon
-
Paul Gauguin: Venado kaj Irado (Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza)
-
Ernst Ludwig Kirchner: Fränzi antaŭ ĉizita seĝo
-
Nicolaes Maes: La impertinenta tamburisto
-
Vincent Van Gogh: Les Vessenots, Auvers
-
Paul Cézanne: Portrait du paysan
-
Peter Paul Rubens : Venuso kaj Kupido kun spegulo
-
Vincent van Gogh: Wassermühle von Gennep (Collection Carmen Thyssen-Bornemisza)
-
François Clouet : La carta amorosa
-
Francisco de Goya: Asensio Julià
-
Francisco de Goya: El Tio Paquete
Vidu ankaŭ
redakti- Pedralbes
- Prado-Muzeo
- Muzeo Reĝino Sofia
- Triangulo de la Arto
- Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza