Modiino
Modiino (jen esperante, atentu ke la nomo klare havas du apartajn vokalojn "i", oficiale hebree מודיעין-מכבים-רעות per plena nomo, en la klasika hebrea kun ĉiuj kromsignoj מוֹדִיעִין-מַכַּבִּים-רֵעוּת, latinliterigite Modi'in-Makkabim-Re'ut, arabe موديعين مكابيم ريعوت) estas loĝloko en meza Israelo, kiu ekde 2003 havas urbajn rajtojn. Ĝi administre apartenas al la Centra distrikto de Israelo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 97 097 loĝantoj sur areo de 50,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 935 loĝantoj/km².
Modiino · מודיעין | |||||
---|---|---|---|---|---|
la parko Modiino
| |||||
urbo urba konsilio limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Distrikto | Centra distrikto de Israelo | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 97 097 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 935 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 56′ N, 34° 59′ O (mapo)31.93388888888934.985555555556Koordinatoj: 31° 56′ N, 34° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 262 m [+] | ||||
Areo | 50,176 km² ( 501 7.6 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Modi'in-Maccabim-Re'ut [+] | |||||
Historio
redaktiLa moderna urbo ricevis la nomon de la antikva juda vilaĝo Modiino/Modi'in, kiu ekzistis en la sama areo. La antikva vilaĝo estis la devenloko de la Makabeoj, la judaj ribelantoj kiuj liberigis Judion de la regado de la Seleŭkida Imperio kaj establis la Makabean dinastion, eventoj festitaj per la festo de Ĥanuko. La moderna urbo estis konstruita fine de la 20-a jarcento.
Etimologio
redaktiLa nomo "Modiino" (hebree מודיעין, kun fina konsonanto ן, "n") venas de antikva vilaĝo historie nomita "Modi'im" (מודיעים, kun fina konsonanto ם, "m"). La moderna hebrea literumo por Modi'in sekvas rekonstruon bazitan sur la greka nomo Μωδαῒν / Μωδαί (Modain/Modin), preteratentante la pli antikvan literumon de tiu nomo trovita en la Miŝno, la unua ĉefa halaĥa verkaĵo de la judaj parolaj tradicioj aŭ "Parola Torao" (Pesahim 9:2; Hagigah 3:5), kie la nomo estas skribita Modi'im (מודיעים).
Plana koncepto
redaktiLa planita urbo Modiino estas konstruita laŭ koncepto derivita de ĝia topografio:
- La loĝkvartaloj situas sur la multaj montetoj de la urbo.
- La valoj (“Amakim” en la hebrea) estas verdaj areoj, kie estas konstruitaj lernejoj, sportejoj, malgrandaj komercaj centroj ktp. Tie kuras ankaŭ la ĉefaj trafikaj vojoj.
- Altaj konstruaĵoj estas permesitaj nur sur la montetopintoj.
- La originala topografio ne estas ŝanĝata; la urbo adaptiĝas al ĝi.
- La domoj sur la deklivoj estas terasformaj.
La planadon de la nova urbo kunordigis la renoma arkitekto Moŝe Safdie.
La unuaj civitanoj translokiĝis al la nova urbo en 1996; la celplanado antaŭvidas populacion de 240 000 urbanoj, kun "pura" industrio kaj amaso da herbejo. Proksime de la urbo jam nun situas la parko kaj "biblia ĝardeno" Neot Kedumim. Kiam la projektita loĝantaro estos atingita, Modiino estos unu el la plej grandaj urboj en Israelo.
Rilatoj al Esperanto
redakti- En Modiino interalie vivas la esperantisto kaj astronomo Amri Wandel kun sia familio.