Minnana lingvo
La minnana aŭ sudmina lingvo (tradicie 閩南語 simpligite 闽南语 pinjine Mǐnnán yǔ, pe̍h-ōe-jī Bân-lâm-gí/Bân-lâm-gú 'Suda Fuĝjana lingvo') estas parolata en Ĉinio (ĉefe en Fuĝjano kaj Tajvano) de proksimume 45 milionoj da parolantoj. Ĝia ISO-kodo estas zho
. La lingva kontinuo inkluzivas interalie la hoklan lingvon parolatan en Tajvano. Dialekto parolata sur la insulo Hajnano ankaŭ estas konsiderata kiel sudmina, kvankam ĝi tro diferencas de la aliaj dialektoj por parola interkompreniĝo.
Minnana | ||
Bân-lâm-gú | ||
Areo kie la suda minnana estas parolata | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Coastal Min | ||
Parolata en | Ĉinio (Fuĝjano) | |
Parolantoj | 50 100 000 | |
Denaskaj parolantoj | 69 milionoj | |
Skribo | Ĉina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Ĉinotibeta
| ||
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | chi | |
Terminologia | zho | |
ISO 639-3 | nan | |
SIL | ZHO | |
Glottolog | minn1241 | |
Angla nomo | Southern Min | |
Franca nomo | minnan | |
Vikipedio | ||
Ekzistas Vikipedio en la minnana lingvo. En ĝi estas uzata latinalfabeta skribo pe̍h-ōe-jī, kiun oni uzas por skribi la dialektojn de la sudmina. Ne ekzistas superregiona norma formo de la lingvo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri Minnana lingvo en Ethnologue (angle)
- Ekzemploteskto en language-museum kun angla traduko
- Dialecto Min en Promotora Española de Lingüística (hispane)
- Lingva Mapo de Zhou & Qin (angle, france)
- Lingva Mapo de Ĉinio Lenguas del Lejano Oriente (hispane)
- Serĉrezultoj de Rosetta Project