Miĥail Lazarev
Admiralo Miĥail Petroviĉ Lazarev (ruse Михаил Петрович Лазарев; la 3-an de novembro 1788 – la 11-an de aprilo 1851) estis rusa mararmea komandanto kaj esploristo. Li trifoje ĉirkaŭnavigadis la terglobon. Kiel komandanto de la ŝipo Mirnij kaj kun Fabian Gottlieb von Bellingshausen en 1819–1821 (Bellingshausen komandis la ŝipon Vostok), Lazarev partoprenis en la malkovro de Antarkto kaj de nombraj tieaj insuloj. La 28-an de januaro 1820 la ekspedicio malkovris la antarktan kontinenton, alproksimigante al la antarkta marbordo ĉe la koordinatoj 69°21′28″S 2°14′50″W kaj vidannte glacikampojn tie. Dum la 1820-aj kaj 1830-aj jaroj li estis militista komandanto en la mararmeoj de Mediteraneo, poste en la Balta Maro kaj poste denove en la Nigra Maro.
Miĥail Lazarev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1788 en Vladimir |
Morto | 11-an de aprilo 1851 (62-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | St. Vladimir's Cathedral (en) |
Lingvoj | rusa |
Loĝloko | Mikhail Lazarev House, Sevastopol |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Naval Cadet Corps (en) (1800–) |
Familio | |
Patro | Pyotr Gavrilovich Lazarev (en) |
Frat(in)o | Andrey Lazarev (en) |
Edz(in)o | Yekaterina Lazareva (en) |
Infanoj | Pyotr Lazarev (en) , Anna Skalon (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo militisto |
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de lia antarkta ekspedicio (en rusa) Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine, atentu – la datoj estas laŭ la Julia kalendaro