Malplej zorgiga
(Alidirektita el Malplej Zorgiga)
Malplej Zorgiga aŭ en la angla Least Concern (LC) estas kategorio de la IUKN atribuita al specio aŭ pli malalta taksono kiu estis pritaksata, sed ne taŭgas por iu ajn alia kategorio. Tiele tiu estas taksata nek kiel minacata, Preskaŭ Minacata, nek kiel (antaŭ 2001) Konservodependa. Multaj komunaj specioj kiaj ekzemple la Rokkolombo, la Ordinara junipero, la Homo, la Ruĝa milvo, la Alciono aŭ la Eŭropa leporo estas konsiderataj kiel membroj de la kategorio de Malplej Zorgiga.
Specio ne povas esti asignita kiel Malplej Zorgiga krom se ĝi havis ilian loĝantaran statuson taksita. Tio estas, necesas adekvata informo, takso de ĝia risko de malapero bazita sur ĝia distribuado kaj/aŭ loĝantara statuso.
Ekzemploj
redakti- Malplej zorgigaj: ne estas tuja minaco por la survivado de la specio. Ekzemploj: Misisipa aligatoro, Larĝbeka korvo, Barata pavo, Anuba paviano, Blankkapa maraglo, Bruna urso, Bruna rato, Griza bradipo, Kanada ansero, Kanbufo, Palumbo, Pumo, Rana temporaria, ĝirafo, Lupo, Hejma muso, Gulo,[1] Homo, Palmokakatuo, Platbeka anaso, Surikato, Muta cigno, Ornitorinko, Ruĝbeka teksbirdo, Jamajka buteo, Rokkolombo, Makao, Suda marelefanto, Laktoŝarko, Venezuela hurlulo
Notoj
redakti- ↑ IUCN 2009.2, Abramov, A., Belant, J. & Wozencraft, C., 2009, 9561, Gulo gulo, 2010-01-25.