Luas
Luas (angle Luas [ˈluːəs]; irlande Luas, "rapideco") estas tramsistemo en Dublino, Irlando. Ekzistas du ĉeflinioj: la Verda Linio, kiu ekfunkciis la 30-an de junio 2004, kaj la Ruĝa Linio kiu malfermiĝis la 26-an de septembro 2004. Ekde tiam, ambaŭ linioj estis plilongigitaj kaj dividitaj en malsamajn branĉojn pli for el la urbo. Plue, ekde 2017 la du linioj interkonektiĝas ene de Dublina urbocentro. La sistemo nun havas 67 staciojn kaj 42,5 kilometrojn da trakoj, kiuj en 2018 transportis 41,8 milionojn da pasaĝeroj.
Tramo ĉe Abbey Street | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Dublino, Irlando |
Transportsistema speco | tramo, malpeza trajno |
Komenco de trafiko | 30-a de junio 2004 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 42,1 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 40 Citadis 401 (4000 Class) 41 Citadis 502 (5000 Class) |
Nombro de stacioj | 67 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Transdev |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (Luas) (angle/irlande (baldaŭ))
- Oficiala retejo (TFI) (angle/irlande)
- UrbanRail.Net