Las Labores
Las Labores (La taskoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Las Labores | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Komarko | Manĉa Centro | ||
Poŝtkodo | 13660 | ||
Retpaĝaro | www.mataro.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Amando Ortega Ramos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 659 (2010) | ||
Loĝdenso | 19,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 16′ N, 3° 31′ U (mapo)39.274444444444-3.5186111111111Koordinatoj: 39° 16′ N, 3° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 650 m [+] | ||
Areo | 34,14 km² (3 414 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Las Labores [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas laboreños. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 546 loĝantoj sur areo de 34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km².
Situo
redaktiLas Labores estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 650 m. La areo de ties teritorio estas de 34.14 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°16′28″ N 3°31′07″ Ok.
La municipa teritorio, kiu enhavas proksimume 34 km² limas norde kun Herencia, oriente kun Puerto Lápice, sude kun Arenas de San Juan kaj okcidente kun Villarrubia de los Ojos.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (Vitoj) kaj brutobredado (kokoj, porkoj, kaproj kaj ŝafoj). Produktado de vino, aliaj likvoroj kaj de olivoleo.
Historio
redaktiĜis la 17a jarcento la vilaĝo nomiĝis Las Labores de San Juan, ĉar naskiĝis kiel submunicipo dependa de Arenas de San Juan, sed pro la plej saneca kvalito de ties terenoj, pli malproksimaj de Tablas de Daimiel, la populacio tie laboranta ekloĝis tie definitive kaj la 22an de januaro de 1843 la domaro sendependiĝis. Tie loĝis dekomence loĝantoj de Herencia.