Lacertedoj
Lacertedoj (Lacertidae) estas familio de lacertuloj vivanta en Eŭropo, Afriko kaj Azio. En ĝia nom-dona genro de lacertoj (Lacerta) estas iuj el la plej ofte vidataj lacertuloj de Eŭropo.
Lacertedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||
Multaj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Vivmedio
redaktiĈiuj lacertedoj vivas surtere. Eŭropaj kaj mediteraneaj specioj ĉefe vivas en arbaroj kaj arbustejoj. Oriente Eremias kaj Ophisops ilin anstataŭigas en la stepoj kaj dezertoj de Azio. Afrikaj specioj kutime vivas en rokaj, sekaj terenoj. Holaspis estas unu el la malmultaj lacertedoj vivantaj en arboj, kaj ĝia sola specio (Holaspis guentheri) estas glitfluganto.
Grandeco
redaktiLa lacertedoj estas malgrandaj aŭ mezgrandaj; kutime ili longas malpli ol 9 cm (sen vosto) sed kelkaj specioj havas longecon (sen vosto) de pli ol 15 cm, ekzemple Lacerta lepida.
Manĝaĵo
redaktiLa lacertedoj estas ĉefe insektomanĝantoj. Meroles anchietae (antaŭe Aporosaura anchietae) estas unu el la malmultaj lacertedoj kiuj ofte manĝas semojn, unu el la pli facile troveblaj manĝaĵoj por lacertulo en la dura Namiba dezerto.
Reproduktado
redaktiAlmenaŭ ok lacertedaj specioj estas partenogenezaj kaj ĉiuj estas ovonaskaj krom iuj grupoj de Lacerta vivipara.
Ekologio
redaktiLacertedoj preferas urbajn mediojn kie ili povas sin kaŝi inter rokoj, rubaĵoj, kaj konstruaĵoj.
Klasado
redaktiFamilio Lacertedoj Lacertidae
- Subfamilio Gallotiinae
- Genro Gallotia
- Genro Psammodromus
- Subfamilio Lacertenoj Lacertinae
- Genro Acanthodactylus
- Genro Adolfus
- Genro Algyroides
- Genro Anatololacerta
- Genro Atlantolacerta
- Genro Australolacerta
- Genro Dalmatolacerta
- Genro Darevskia
- Genro Dinarolacerta
- Genro Eremias
- Genro Gastropholis
- Genro Heliobolus
- Genro Hellenolacerta
- Genro Holaspis
- Genro Iberolacerta
- Genro Ichnotropis
- Genro Iranolacerta
- Genro Lacerta
- Genro Latastia
- Genro Meroles
- Genro Mesalina
- Genro Nucras
- Genro Ophisops
- Genro Parvilacerta
- Genro Pedioplanis
- Genro Philochortus
- Genro Phoenicolacerta
- Genro Podarcis
- Genro Poromera
- Genro Pseuderemias
- Genro Takydromus
- Genro Timon
- Genro Tropidosaura