La Celle-Saint-Cloud
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Celle-Saint-Cloud (stacidomo). |
La Celle-Saint-Cloud estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono.
La Celle-Saint-Cloud | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Yvelines | ||||
Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||||
Kantono | La Celle-Saint-Cloud (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 78126 [+] | ||||
Poŝtkodo | 78170 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 78126 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Olivier Delaporte 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 527 (2005) | ||||
Loĝdenso | 3 698,8 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 6′ O (mapo)48.8776042.100927Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 6′ O (mapo) | ||||
Alto | De 75 al 176 m | ||||
Areo | 5,82 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo La Celle-Saint-Cloud [+] | |||||
Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cellois aŭ Celloclodoaldiens.
Geografio
redaktiLa Celle-Saint-Cloud ĉefe troviĝas sur la orienta kaj okcidenta flankoj de la valeto de la Drionne, kaj cetere plietendiĝas sur la plataĵo de Versailles sude. Ĝi situas proksimume 8 kilometrojn sudoriente de Saint-Germain-en-Laye kaj 6 kilometrojn norde de Versailles, je la landlimo kun la departemento Hauts-de-Seine.
La komunumo havas landlimojn kun Rueil-Malmaison nordoriente, Vaucresson sudoriente, Le Chesnay sude, Rocquencourt sudokcidente, Louveciennes okcidente kaj Bougival nordokcidente.
Historio
redaktiLa nomo de la urbo devenas de la latina vorto cella, kiu malnovtempe signis ŝirmejon por ĉasistoj aŭ arbohakistoj, kaj de Clodoald, unu el la nepoj de Klodvigo la 1-a kiu starigis tie monaĥejon.
La komunumo havis plurajn nomojn tra la jarcentoj : La Celle-sur-Seine, Cella Villaris, Celle Fratum, La Celle-lez-Charlevanne, La Celle près Bougival, antaŭ fariĝi La Celle-Saint-Cloud je la 17-a jarcento. Ĝi cetere nomiĝis La Celle-les-Bruyères dum la franca revolucio de 1789.
Je la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la teritorio de la komunumo, proksima al la kastelo de Versailles, estis uzita kiel ĉastereno far la francaj reĝoj.