L'Isle VD
- La mallongigo VD en L'Isle VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub L'Isle. |
L'Isle, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la piedo de montoj Ĵuraso, ĉirkaŭ 21 km nord-okcidente de Laŭzano, kaj ĉ 55 km nord-oriente de Ĝenevo.
L'Isle VD | |
---|---|
Blazono de L'Isle | |
Kastelo de L'Isle | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 37′ 08″ N 06° 24′ 47″ O / 46.61889 °N, 6.41306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 08″ N 06° 24′ 47″ O / 46.61889 °N, 6.41306 °O (mapo) |
Areo | 16,25 km² |
Alteco | 664 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1148 L'Isle 1184 Villars-Bozon |
Komunumkodo | 5486 |
Situa mapo de L'Isle | |
Rivero Venoge fontas en tiu komunumo, trafluas la urbon kaj alfluos Lagon Lemanon, apud urbo Saint-Sulpice (Vaŭdo).
La komunumo entenas ankaŭ la vilaĝojn La Coudre, kaj Villars-Bozon.
La nomo de la urbo devenas de la insuloj, kiujn formas la rivero Venoge: en franca; L'Isle = La Insulo. Ĝi estas fondita je la 11-a jarcento, kiam la senjoroj de Cossonay instalis fortikaĵon sur la fontoj de la Venoge.
La najbaraj komunumoj estas norde: Mont-la-Ville; nord-oriente: Cuarnens; sude: Chavannes-le-Veyron, Pampigny kaj Mauraz; sud-okcidente: Montricher, kaj okcidente: L'Abbaye.
Ĉiu unua semajnfino de septembro okazas Foiro pri brokanto kaj antikvaĵoj apud la kastelo de L'Isle.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo L'Isle
- L'Isle (stacidomo)
- Villars-Bozon (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo L'Isle
- L'Isle VD en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion L'Isle – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)