Kuskuto (Cuscuta el konvolvulacoj) estas genro de senfoliaj, senradikaj, unujaraj parazitaj plantoj. Ili volvas siajn maldikajn fadenformajn tigojn ĉirkaŭ aliaj plantoj, el kiuj ili suĉas nutron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuskuto
Cuscuta europaea sur sambuko
Cuscuta europaea sur sambuko
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Konvolvulacoj Convolvulaceae
Genro: Cuscuta
L.
Specioj

Ĉirkaŭ 100-170 specioj, inter ili:
Cuscuta americana
Cuscuta applanata
Cuscuta approximata
Cuscuta attenuata
Cuscuta australis
Cuscuta boldinghii
Cuscuta brachycalyx
Cuscuta californica
Cuscuta campestris
Cuscuta cassytoides
Cuscuta ceanothi
Cuscuta cephalanthi
Cuscuta chinensis
Cuscuta compacta
Cuscuta coryli
Cuscuta corylii
Cuscuta cuspidata
Cuscuta decipiens
Cuscuta dentatasquamata
Cuscuta denticulata
Cuscuta epilinum - Lina kuskuto
Cuscuta epithymum
Cuscuta epithymum epithymum - Timiana kuskuto
Cuscuta epithymum trifolii - Trifolia kuskuto
Cuscuta erosa
Cuscuta europaea
Cuscuta exaltata
Cuscuta fasciculata
Cuscuta gigantea
Cuscuta globulosa
Cuscuta glomerata
Cuscuta gronovii
Cuscuta harperi
Cuscuta howelliana
Cuscuta indecora
Cuscuta indesora
Cuscuta japonica
Cuscuta jepsoni
Cuscuta leptantha
Cuscuta lupuliformis
Cuscuta macrolepis
Cuscuta megalocarpa
Cuscuta monogyna
Cuscuta mitriformis
Cuscuta obtusiflora
Cuscuta odontolepis
Cuscuta pentagona
Cuscuta plattensis
Cuscuta polygonorum
Cuscuta potosina
Cuscuta potosona
Cuscuta reflexa
Cuscuta rostrata
Cuscuta runyonii
Cuscuta salina
Cuscuta sandwichiana
Cuscuta squamata
Cuscuta suaveolens
Cuscuta suksdorfii
Cuscuta tuberculata
Cuscuta umbellata
Cuscuta vivipara
Cuscuta warneri

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili vivas en tropika kaj modera klimatoj. Multaj specioj disvastiĝas kun la mastroplanto.

Kuskuto ne havas klorofilon, la nutraĵon ĝi prenas el la mastroplanto tra ties histoj per radiksimilaj alkroĉiloj (haŭstorioj).

La tigo povas estis flava, oranĝa, rozkolora aŭ bruna, la folioj reduktiĝis al skvamoj. La malgrandaj floroj estas sonorilsimilaj, flavaj aŭ blankaj, formas globeton, en la funelo de la korolo troviĝas gorĝaj skvamoj.

La kuskuta semoj ĝermas en proksimo de la mastroplanto kaj eligas t.n. ankrajn radikojn, poste la ŝoso kreskas spirale, ĝis ĝi atingas la mastroplanton. Tiam ĝi ĉirkaŭvolvas sur ties ŝoson kaj eligas en ties histojn suĉfadenojn. Ĝi prenas akvon el la ksilemo, nutraĵojn el la floemo de la mastroplanto. La komence eligitaj radikoj neniiĝas kaj pli kaj pli volvas, suĉas la planton.

La kuskuto damaĝas la trifolion, luzernon, linon, lupolon kaj fazeolon, kma plantoj

Evitado: forigo de la infestitaj plantoj.