Kumiteo
la fako de la sporto karateo, je kiu du karateistoj batalas, unu kontraŭ la alia
Kumiteo (japane 組 手, laŭlitere "baraktantaj manoj") estas unu el la tri ĉefaj sekcioj de karateo-trejnado, kune kun katao kaj kihono. Kumiteo estas la parto de karateo en kiu persono trejnas kontraŭ kontraŭulo, uzante la teknikojn lernitajn de la kihono kaj katao.
Kumiteo povas esti uzata por disvolvi apartan teknikon aŭ lertecon (ekz. efike juĝi kaj ĝustigi la distancon de la kontraŭulo) aŭ ĝi povas esti farita en konkurado.
En 2021 karateo kun du subdisciplinoj katao kaj kumiteo unuafoje estis parto de la somera olimpiko.