Kriptana Manĉo
Kriptana Manĉo aŭ en hispana Mancha de Criptana, de Quintanar aŭ Común de La Mancha korespondas kun la municipoj de la historia-kultura medio de la Kamparo de Kriptano, respektive la perfekta ebenaĵo kiu etendiĝas el la samnoma municipo ĝis la provinco Albacete. Historie la zono identiĝas kun la teritorioj difinitaj en la antikva provinco Manĉo (jaro 1765), kiu tiam enhavis municipojn de la aktualajn provincoj Ciudad Real, Toledo kaj Kvenko (ĝis la kreo de la administrado provinca nune valida), ĉiuj el la senjoralndo de la Ordeno de Santiago: nome Horcajo de Santiago (Kvenko), Villamayor de Santiago (Kvenko), Los Hinojosos (Kvenko), Santa María de los Llanos (Kvenko), Villanueva de Alcardete (Toledo), Quintanar de la Orden (Toledo), Campo de Criptana (C. Real), El Toboso (Toledo), Miguel Esteban (Toledo), Socuéllamos (C. Real), Tomelloso (C. Real), Arenales de San Gregorio (C. Real), kaj Pedro Muñoz (C. Real). Oni povas pli precize kompreni kiel Kriptana Manĉo la grupon de municipoj nur de la provinco Ciudad Real kiuj pluapartenas al la Supra Manĉo, integrante la reston en ties respektivaj provincoj. Ties limoj estus la jenaj:
Kriptana Manĉo | ||
---|---|---|
comarca of Ciudad Real Province [+] | ||
Lando | Hispanio | |
- koordinatoj | 39° 18′ 49″ N, 2° 58′ 59″ U (mapo)39.3135-2.98311111Koordinatoj: 39° 18′ 49″ N, 2° 58′ 59″ U (mapo) | |
Kriptana Manĉo | ||
Norde, Toleda Manĉo kaj Kvenka Manĉo; sude la Kamparo de Montiel ciudadreala; okcident la Kamparo de Sankta Johano, kaj oriente la Supra Manĉo Albaceta.
Municipoj
redaktiReferencoj
redakti- Moreno Fernández, Francisco: Toponimia de La Mancha: Caracterización general Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Web INE (areoj kaj loĝantaroj de municipoj Arkivigite je 2008-10-23 per la retarkivo Wayback Machine