Kornél Göllner
Kornél Göllner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Göllner Kornél estis hungara kemiisto, apotekisto, instruisto.
Kornél Göllner [1] naskiĝis la 9-an de majo 1867 en Hungara reĝlando en Breznóbánya (nuntempa Brezno en Slovakio). Li mortis la 12-an de junio 1934 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKornél Göllner akiris farmacian diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1888. Post siaj studoj li estis apotekisto en Besztercebánya, poste en Troppau li laboris en farmacia uzino jardekon, fine li havis postenojn en diversaj farmaciaj uzinoj en Budapeŝto. En la sama urbo li ankaŭ instruis en farmacia faklernejo 18 jarojn. En 1903 li fondis farmacian fakrevuon, kiun li longe redaktis.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Drogista gyakorlat (1931)