Kometo Kohoutek
Kometo
Kometo Kohoutek estis unuafoje vidita en 1973 de ĉeĥa astronomo Luboš Kohoutek. Ĝi atingis perihelion la 26an de decembro 1973.
C/1973 E1 (Kohoutek) | |
---|---|
Kometo Kohoutek | |
ne-perioda kometo • hiperbola kometo | |
Malkovro | |
Malkovrita de: | Luboš Kohoutek |
Dato de malkovro: | 7-a de marto, 1973 |
Aliaj nomoj: | Kometo Watergate |
Orbitaj karakterizojA | |
Kohoutek estis reklamita de la gazetaro kiel "kometo de la jarcento", sed poste donis malbonan vidon kaj estis konsiderata seniluziiga; iuj usonanoj ĝin kromnomis "kometo Watergate."
La muzikgrupo R.E.M. verkis kanton pri la kometo, "Kohoutek", kiu aperis en la 1985 albumo Fables of the Reconstruction.