Kleraj virinoj (france Les Femmes savantes) estas komedio de Molière en kvin aktoj, verkita en versoj. Satiro pri akademia pretendo, ina edukado, kaj préciosité (la franca por preciozeco), ĝi estis unu el liaj plej popularaj komedioj kaj la lasta el liaj bonegaj teatraĵoj en versoj. Ĝi premieris ĉe la Théâtre du Palais-Royal la 11-an de marto 1672. La rolulo Trissotin, la ĉefa antagonisto, estas karikaturo de Charles Cotin, kontraŭulo de Nicolas Boileau kaj Molière, kiuj ambaŭ vidis lin kiel perfektan ekzemplon de pedanta akademiulo kaj mezbona skribaĉisto.

Kleraj virinoj
Origine Les Femmes savantes
Kleraj virinoj
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Molière
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1672
Ĝenro komedio
vdr

Roluloj

redakti
  • Chrysale (Krizal), bonhava burĝo.
  • Philaminte (Filaminta), edzino de Krizal.
  • Armande (Armanda), filino de Krizal kaj Filaminta.
  • Henriette (Henrieta), filino de Krizal kaj Filaminta.
  • Ariste (Arist), frato de Krizal.
  • Bélise (Beliza), fratino de Krizal.
  • Clitandre (Klitandro), amanto de Henrieta.
  • Trissotin (Trisoteno), beletristo.
  • Vadius (Vadius), scienculo.
  • Martine (Martina), kuiristino.
  • L'Épine (Lepin), servisto de Krizal.
  • Julien (Juliano), servisto de Vadius.
  • Unu notario.

Du gejunuloj, Henriette kaj Clitandre, estas enamiĝintaj, sed por geedziĝi, ili devas venki malhelpon: la sintenon de la familio de Henriette. Ŝiaj prudentaj patro kaj onklo estas favoraj al la geedziĝo; sed bedaŭrinde ŝia patro estas sub la dependeco de sia edzino, Philaminte. Kaj Philaminte, apogita de la onklino kaj fratino de Henriette, deziras ke ŝi edziniĝu kun Trissotin, "akademiulo" kaj mezbona poeto kun altaj aspiroj, kiu tenas tiujn tri virinojn tute en sia povo. Ĉar ĉi tiuj tri sinjorinoj estas "kleraj"; ilia obsedo en la vivo estas lernado kaj kulturo de la plej pretenda speco, kaj Trissotin estas ilia speciala protektito kaj gasto de ilia literatura salono.

Esperanta traduko

redakti

Referencoj

redakti