Kikki Danielsson

sveda kantistino

Kikki DANIELSSON (naskiĝis la 10-an de majo 1952) estas sveda kantistino.[1]

Kikki Danielsson
Persona informo
Naskonomo Elsie Ann-Kristin Danielsson
Aliaj nomoj Kikki Danielsson
Naskiĝo 10-an de majo 1952 (1952-05-10) (72-jaraĝa)
en Visseltofta
Lingvoj svedaangla
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Kjell Roos (1984–1999) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo country singer (en) Traduki
kantotekstisto
akordionisto
dansband singer (en) Traduki
diskografa artisto
ŝlagristo
jodlanto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://kikkidanielsson.com
vdr

Partopreno en la Eŭrovido-Kantokonkurso

redakti
 
Kikki Danielsson

Kikki Danielsson partoprenis dufoje en la Eŭrovido-Kantokonkurso por Svedio. En 1982 ŝi formis la duopon Chips kun Elisabeth Andreassen kaj prezentis la enskribon Dag efter dag ("tagon post tago"), kiu ricevis 67 poentojn kaj atingis la okan lokon el 18 partoprenantoj. En 1985 ŝi reprezentis denove Svedion, sed ĉi-foje kiel soloartisto: la kanto Bra vibrationer atingis la trian lokon kun 103 poentoj; Danielsson ricevis la maksimuman poentaron de 12 poentoj de Finnlando kaj Norvegio. En 1985 ŝi cetere konkuris en la Eŭrovido-Kantokonkurso kontraŭ sia duetpartnero de 1982: Elisabeth Andreassen reprezentis sian hejmlandon Norvegio kiel parto de la duopo Bobbysocks kaj venkis. Kikki Danielsson ludas akordionon.

Diskaro

redakti
  • Rock'n Yodel (1979)
  • Just Like a Woman (1981)
  • Kikki (1982)
  • Varför är kärleken röd? (1983)
  • Singles Bar (1983)
  • Midnight Sunshine (1984)
  • Kikkis 15 bästa låtar (1984)
  • Bra vibrationer (1985)
  • Papaya Coconut (1986)
  • Min barndoms jular (1987)
  • Canzone d'Amore (1989)
  • På begäran (1990)
  • Vägen hem till dej (1991)
  • Jag ska aldrig lämna dig (1993)
  • 100 % Kikki (2001)
  • Fri - En samling (2001)
  • Nu är det advent (2001)
  • I dag & i morgon (2006)
  • Kikkis bästa (2008)
  • Första dagen på resten av mitt liv (2011)
  • Postcard from a Painted Lady (2015)
  • Christmas Card from a Painted Lady (2016)
  • Portrait of a Painted Lady (2017)

Referencoj

redakti