Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kirmeso.

Kermeso laŭ PIV origine estas "granda, publika, jara festo ĉe la datreveno de la konsekro de la loka preĝejo" respektive ĉe la memortago de la patrona sanktulo de la preĝejo.

19-jarcentstila karuselo
Modernaj kermesaj amuziloj

Origino

redakti

La vorto "Kermes" venas el la mezepoka germana lingvo kaj en moderna germana lingvo estus "Kirchmesse" (preĝeja foiro). Tra la jarcentoj la vorto transformiĝis al "kermis" en la moderna nederlanda kaj al "Kirmes" en la moderna germana. Origine dum la mezepoko do temis pri festo de la loka preĝejo, al kiu venis multaj kredantoj. Ĉar tiom da homoj kunvenis, por farmistoj estis praktike oferti siajn varojn tie, kaj baldaŭ ekestis foiroj, en kiuj aparte vendiĝis (multekostaj) bestoj utilaj en farmbienoj: ĉevaloj, bovoj, porkoj, ŝafoj, kaproj ktp. Aldoniĝis amuzaĵoj por la spektantoj, kiel ekzemple vetkuroj de ĉevaloj. Kaj ĉar ĉio ĉi allogis ĉiam pli da homoj, aldoniĝis ankaŭ pliaj amuzaĵoj, kiel karuseloj kaj vendostandoj por dolĉaĵoj. La origine eklezia festo do iĝis granda popola amuzaĵo, kaj plej ofte perdis la originan ligon al la loka preĝejo. Aldoniĝis iuj popolaj festoj, kiuj same estis nomataj "kermeso", kvankam ili eĉ ne havis religian originon: Ekzemplo estas la nuntempe plej granda monda kermeso, la Oktobrofesto en Munkeno (Germanio), kiu havas sian originon en geedziĝofesto de princo kaj princino.

Nuntempo

redakti

Nuntempe kermesoj estas eventoj de pluraj semajnoj, kiuj grupigas spektaklajn amuzigajn aparatojn, kiuj ofte fizike tre movas kaj skuas siajn pasaĝerojn, tial ke emocie ekestas iom da timo, sed reacie estas klare, ke la aventuro fakte estas sendanĝera. Ĉirkaŭ tiuj amuzigaj aparatoj, kiuj dum la jaro turneas de unu kermeso al la alia, grupiĝas vendostandoj de dolĉaĵoj, de aliaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj foje ankaŭ standoj de aliaj varoj. Foje aldoniĝas cirkaj sensaciaĵoj, konkursoj ekzemple pri boksado aŭ daŭre pri ĉevalvetkuroj. Aparte multnombras kermesoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko.