Kasona plafono
Kasona plafono estas plafono kun en regula aranĝo enprofundigitaj kestoformaj kavoj (kasonoj). Tian plafonon formas kruciĝantaj ripoj aŭ traboj.
Kunmetiĝo
redaktiPreferitaj materialoj estas tradicie ligno, ŝtono aŭ stukaĵo. Kasonaj plafonoj troveblas en antikvaj kolonhaloj, poste precipe en renesanco kaj baroko.
Kasona plafono[1] nomiĝas regula ordo de profundaj kampetoj en plafonoj. Ofte ili estas enkadrigita de cimatio (aŭ similaĵo) kaj la pliprofundigita kampeto aperas plejofte kun plastika, pendanta rozeto, malpli ofte (ekz. en la Hungara reĝlando en kirkoj) kun pentritaj ornamaĵoj.
La tekniko uzatas kaj ĉe plataj plafonoj kaj ĉe volboj. Ĉe ili havas tiaĵojn ofte barela kaj kupola volboj. Ĉebarele normalas rektangulaj aferoj, ĉekupole normalas plulateraj. Ili laŭ konkreta volboformo alten iĝas pli kaj pli nemasivaj.
Fontoj
redakti- Lueger, Otto: Lexikon der gesamten Technik und ihrer Hilfswissenschaften, volumo 5, Stuttgart/Leipzig 1907, p. 403 (tie ĉi interrete)
- "Általános tudnivalók a festett kazettás templomi mennyezetekről" hungare