Kantono Hidalgo (Teksaso)
Kantono Hidalgo (Hidalgo County en la angla, laŭ la hispana vorto hidalgo [iDALgo], "kavaliro") estas kantono de plej suda Usona ŝtato, Teksaso. Situanta ĉe la valo de la rivero Rio Grande de Suda Teksaso, la kantono Hidalgo estas unu el plej rapide kreskantaj kantonoj de Usono, kaj estas la sepa plej loĝata kantono en Teksaso. Ties populacio en 2010 estis 774,769, kun 35% pliiĝo el 2000.[1] Ĝia nomo rilatas al Miguel Hidalgo y Costilla, la pastro kiu alvokis por la sendependiĝo de Meksiko el Hispanio. La administra ĉefurbo de la kantono Hidalgo estas Edinburg, dum la plej granda urbo estas McAllen.
Hidalgo (Teksaso) | |
Mapo | |
Situo en Teksaso | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1852 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Teksaso |
Ĉefurbo | Edinburg |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
4100 km² 4070 km² 30 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
870781 190 / km² |
Horzono: | UTC-06:00 |
Retejo: www.co.hidalgo.tx.us | |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Grinberg, Emmanuella. "Impoverished border town grows from shacks into community." CNN. 8a de julio, 2011. Konsultita la 9an de julio, 2011.