Kalvinana preĝejo (Tállya)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Tállya.
Kalvinana preĝejo de Tállya | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Tállya
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Tállya | |
Geografia situo | 48° 14′ 3″ N, 21° 13′ 53″ O (mapo)48.23411235827521.231422244154Koordinatoj: 48° 14′ 3″ N, 21° 13′ 53″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko, malfrubaroko | |
Konstruado | 1753–1755 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiLa sentura preĝejo konstruiĝis en la 1750-aj jaroj. La turo estis konstruita nur en 1795. La preĝejo estis pligrandigita en 1805. Post 5 jaroj ĝi parte bruldetruiĝis pro incendio. La renovigo okazis longe. En 1861 denove incendio okazis, poste tuj oni komencis renovigi la preĝejon, tiam formiĝis la nun videbla formo. La orgeno estis farita en 1868.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro. La korto mem estas donaco de Francisko Rákóczi la 2-a. La turo havas supre rondbalkonon. La sanktejo estas duonronda. Interne la plafono estas riĉe pentrita. La predikejo estis skulptita el unusola ŝtono en 1862.
Fontoj
redakti- hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2013-10-19 per la retarkivo Wayback Machine