Kálmán Déri
Kálmán Déri, laŭ hungarlingve kutima nomordo Déri Kálmán estis hungara-germana pentristo. Lia origina familia nomo estis Deutsch ĝis 1881, lia nomvarianto estis Koloman Dery.
Kálmán Déri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Deutsch Kálmán |
Naskiĝo | la 24-an de aprilo 1859 en Bács (Hungara reĝlando) |
Morto | la 1859 en Munkeno (Nazia Germanio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | György Déri (en) , Miksa Déri kaj Frigyes Déri (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Deutsch Déri [1] Arkivigite je 2018-06-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de aprilo 1859 en Bács (Hungara reĝlando, nuntempa Bač en Serbio), li mortis en 1940 en Munkeno (Nazia Germanio).
Biografio
redaktiKálmán Déri devenis el juda familio. Li pasis la infanaĝon en Baja, poste li iris al Vieno por esti presisto, tamen li studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1876-1882). Lia ĉefinstruisto estis August Eisenmenger, sed Déri lernis de li ankaŭ private. Li daŭris la lernadon en Munkeno (1884) de Ludwig Löfftz, poste li restis en tiu urbo. Li atingis la unuan lokon en konkurso en Budapeŝto en 1880. Li pentradis plej ofte ĝenrojn el la hungara popola vivo.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (inter 1880-1908, en 1908 kun 100 pentraĵoj)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Asztali csendélet (1909)
- Lóitatás
- La vojaĝo ĉirkaŭ la Tero (vidu la malsupran bildon!)
- A falu rosza
- Viro kun pipo
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- germanlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla en la 37-a paĝo)
- 543 hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla en la 543-a paĝo)
-
La vojaĝo ĉirkaŭ la Tero